Persekutado de Diokleciano

La persekutado de Diokleciano, ankaŭ nomata «Granda Persekutado», estis la lasta, kaj eble la plej sangoverŝa el la kontraŭkristanaj persekutoj en la Romia Imperio. En 303, la tetrarkio formata de la aŭgustoj Diokleciano kaj Maksimiano kaj la cezaroj Kajo Galerio kaj Konstancio diskonigis serion de ediktoj per kiuj la leĝaj rajtoj de la kristanoj estis forigitaj kaj samtempe postulis ke ili plenumu la ritojn de la tradiciaj romiaj religioj. Postaj ediktoj enfokusiĝis sur la pastraro kaj postulis universalajn oferojn, ordoninte al ĉiuj civitanoj oferi al la gedioj. La persekutado variis laŭ intenseco laŭlonge de la imperio. la plej malfortaj persekutoj okazis en Gaŭlio kaj Britanio, kie estis aplikata nur la unua edikto, dum la plej akraj troviĝis en la orientaj provincoj. Kvankam la persekutleĝoj estis nuligitaj de diversaj imperiestroj en malsamaj epokoj, Konstantino la Granda kaj la Edikto de Milano de Licinio tradicie markis la finon de la persekutado kontraŭ la kristanoj.

La lasta preĝo de la kristanaj martiroj, de Jean-Léon Gérôme (1883). La persekutado de Diokleciano celis bremsi la rapidan ekspansion de la kristanismo, kiu estis la plej akra el ĉiuj.
Mapo de la Romia imperio ĉirkaŭ la jaro 400.
Sankta Georgo antaŭ Diokleciano. Murpentraĵo el la 14a jc., Kartvelio.

La kristanoj estis obĵeto je diskriminacio lokanivele en la Imperio, kvankam la unuaj imperiestroj ne formulis leĝojn rekte kontraŭ ili. Tamen, ekde la komenco de kristanismo ili estis vidataj kiel minaco por la tradicioj de la Romia Imperio. Same, la kristanoj estis konsiderataj kiel anoj de «sekreta societo», de kiu oni ĉiam suspektis kaj pro diversaj kialoj ĉiam troviĝus marĝene de la socio. Post al surtroniĝo de Diokleciano en 284 okazis laŭgrada ŝanĝo en la oficiala ago rilate al la religiaj malplimultoj; en la unuaj 15 jaroj de lia regado, Diokleciano purigis la armeon el kristanoj, kondamnis la manikeanojn je morto, kaj sin ĉirkaŭis de publikaj kontraŭantoj al la kristana religio. En la jaro 302 Kajo Galerio, fervora pagano, premis al Diokleciano por ekigi ĝeneralan persekutadon kontraŭ la kristanoj. Post konsultado de la ras consultar al orakolejo de Apolo, ĝia respondo estis interpretita kiel favora al la pozicio de Galerio kaj en 303 ekiĝis la ĝeneraligita persekutado.

La persekutado kontraŭ la kristanoj variis laŭlonge de la Imperio en la regionoj regataj de Diokleciano kaj Galerio estis pli akra, kaj malpli severaj en tiuj regataj de Konstancio. Lia filo, Konstantino, post esti proklamita aŭgusto en 306, metis finon al la persekutado en la teritorioj sub lia rego kaj ofertis al la kristanoj la tutan redonon de iliaj posedaĵoj. En tiu sama jaro, en Italio, la uzurpinto Maksencio prenis la lokon de la sukcedinto de Maksimiano, Severo, promesante la plenan religian toleremon. Kajo Galerio finis la persekutadon en Oriento en 311, sed ekigita denove en Egiptujo, Palestino kaj Malgrand-Azio de lia sukcedinto, Maksimino. Konstantino kaj Licinio, la sukcedinto de Severo, subskribis la «Edikto de Milano» en 313, kiu donis pli profundan kaj kompreneman akceptadon de kristanismo laŭ la propono de la edikto de Galerio. Kiam Licinio venkis Maksiminon en 313 la persekutado en Oriento tute finiĝis.

La persekutado ne sukcesis bremsi la kreskadon de la kristana eklezio. En 324, Konstantino estis la nura reganto de la Imperio kaj kristanismo konvertiĝis en lia favorata religio. Kvankam la persekutado okazigis la morton al, laŭ nunaj kalkuloj, inter 3000 kaj 3500 kristanoj, samkiel la torturo, enkarcerigo kaj ekzilo de multaj aliaj, sed la plejmulto preterlasis la punon. Tamen, la persekutado kaŭzis la dividon de multaj eklezioj inter tiuj kiuj plenumis la imperiajn altrudojn (la «perfiduloj»), kaj tiuj kiuj restis «puraj». Kelkaj skismoj, kiel la donatistoj en Nordafriko (kiuj ne repaciĝis kun la Katolika Eklezio ĝis 411) kaj la melecianoj en Egiptujo, daŭre restis sub la persekutadoj. En la postaj jarcentoj, kelkaj kristanoj kreis «kulton al la martiroj» kaj troigis la barbarecon de tiu epoko. Tiuj rakontoj estis kritikitaj ekde la Klerismo kaj poste de Edward Gibbon. Modernaj historiistoj kiel Geoffrey de Sainte Croix, provas determini ĉu la kristanaj fontoj troigis la atingon de la persekutado de Diokleciano.