Persekutado de kristanoj

Multnombraj kristanoj suferis persekutadojn de aliaj homoj jam de la komenca historio de la kristanismo, kaj ankoraŭ suferas. Laŭ diversaj studoj, dum la 20-a jarcento estis mortigitaj proksimume 45 milionoj da kristanoj[1]

Kristana virino estas martirigita sub Nerono.

Tipoj redakti

Tiuj formoj de persekutado estis tre diversaj. En iaj kazoj, okazis aresto sen garantioj, senhavigo aŭ konfisko, vipado, diversaj turmentoj. En striktaj kazoj, murdoj okazis en diversaj manieroj (ekz. per torturo). Foje tiuj persekutadoj okazis pro kristana malobeo al tiamaj religioj, aŭ foje pro malobeo al la ŝtataj aŭ politikaj instancoj. Tio okazis el la komenco de la kristana religio ĝis nun, la komenco de la 21-a jarcento. Ĝi ankaŭ ofte okazas pro etnaj kaj politikaj kialoj, ekzemple en Sudano, Irako, PakistanoBarato. Kunekun aliaj religioj, kristanaj eklezioj estas persekutataj en pluraj landoj[2], kiel Nord-Koreio, Laoso, Vjetnamio, Egiptio, Irano, Turkmenio aŭ ankoraŭ Uzbekio[3].

Ankaŭ en Sovetunio estis persekutado de kristanoj, ekz. de la Ortodoksa Kristana Eklezio, katolikismoAtestantoj de Jehovo, kaj eĉ dum la jaro 1951 en Sovetunio okazis la "Operaco Nordo", tiam la komunisma ŝtato amase deportis Atestantojn de Jehovo al Siberio, la nombro de la deportitoj estis 9389 nur de la atestantoj de Jehovo.

Referencoj redakti

  1. Eklezio hodiaŭ: Martiro kaj persekutado (12-10-2007) Arkivigite je 2007-12-10 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
  2. Detaloj pri la retejo de Amnestio Internacia.
  3. En tiuj du lastaj landoj de centra Azio, se subpremo estas sisteme pri pluraj kristanaroj, precipe protestantoj, ĝi estas ĝenerala sinteno kontraŭ ĉiuj religioj (ankaŭ la islama) . Vidu Sébastien Peyrouse, Le christianisme en Asie centrale. Miroir des évolutions politiques (Kristanismo en centra Azio, spegulo pri politikaj evoluoj) en Le Courrier des Pays de l’Est, n° 1045, majo 2004, pp. 51-61, reta resumo (france kaj angle)

Vidu ankaŭ redakti