La termino persona non grata (latinepersono ne dezirata“ aŭ „persono ne bonvena“; ankaŭ persona ingrata; itale: persona non gradita) estas priskribo por ano de la diplomata servo de ŝtato, kies oficiala restado en gastiga lando ne plu estas tolerata de la registaro de tiu gastiga lando, kaj kiu do ene de limigita tempo devas elvojaĝi. Malo de tio estas la terminoj persona grata (persono bonvena) respektive persona gratissima (persono tre bonvena), per kiu estonta gastiga lando deklaras bonvenigi homon kiel estonta diplomato en tiu lando, kaj permesi la enveturon.

Uzo en diplomatio redakti

Diplomatoj en la gasta lando, en kiu ili laboras, havas tiel nomatan "diplomatan imunecon", tio signifas ke ne eblas persekuti ilin laŭ la jura sistemo de la gasta lando eĉ kiam ili agis kontraŭ ties leĝoj. La gastiga lando nur havas la eblon forsendi la diplomaton el la lando, deklarante lin aŭ ŝin persona non grata. Krom havi konkretan suspekton pri krima ago de diplomato, ŝtatoj foje forsendas diplomatojn pro suspekto pri spionado, kaj foje ankaŭ simple venĝe pro forsendo de siaj diplomatoj el la hejmlando de la nun forsendata diplomato, aŭ pri ĝenerela koleriĝo pri la hejmlando de la diplomato. Dum la Malvarma Milito ekzemple la registaroj de Usono kaj Sovetunio ĉiam atentis pri "egalkvanteco" de diplomatoj: se unu el la du ŝtatoj forsendis kulturan ataŝeon kaj du pliajn ambasadejajn kunlaboranojn el la lando, la alia tuj responde same forsendis la aliŝtatan kulturan ataŝeon kaj du pliajn ambasadejajn kunlaboranojn el la lando.

Uzo en germaniaj universitatoj redakti

Ĝis la 1960-aj jaroj en iuj universitatoj de Germanio estis la kutimo, ke doktoriĝinto kiu petis habilitiĝon unue devis peti, ke la koncerna universitata fakultato deklaru lin aŭ ŝin "persona grata". Se la fakultata gvidantaro ne donis tiun deklaron, do nomis la kandidaton "persono non grata", habilitiĝo en tiu universitato ne eblis. Foje iuj profesoroj uzis tiun kutimon en interpersonaj bataloj kontraŭ aliaj profesoroj, malebligante habilitiĝon de la malŝatata profesora kolego.

Uzo en neformala lingvouzo redakti

En neformala lingvouzo la termino ofte - aparte en amaskomunikiloj - uzatas por ajnaj personoj, kiuj konsideriĝu "personoj ne bonvenaj" fare de la socio aŭ de la amaskomunikiloj. Paralele ĝi ankaŭ uzeblas en pli eta socia subgrupo, en familio aŭ amikaro, por persono(j) ne bonvenaj en tiu subgrupo. Ankaŭ la kunlaborantaro de kazinoj ofte uzas la terminon por klientoj ne (plu) bonvenaj en la koncerna kazino.

Uzo en Esperantio redakti

Aparta grupo de esperantistoj, ĝenerale konata kiel Esperanta Civito, establis liston de "persona non grata", ŝajne celanta malebligi aniĝon al ĝi de homoj, kiuj ne volas aniĝi al ĝi. En tiun liston oni enskribis kvar nomojn: S-ro László Szilvási (en 1999), S-ro Kalle Kniivilä (en 2005), S-ro Jorge Camacho Cordòn (en 2017), S-ro Lee Miller (en 2021).