La Perua anĉoveto (Engraulis ringens) estas fiŝo de la familio de anĉovoj nome Engraŭledoj. Ĝi estas pelaga fiŝo de sudorienta Pacifika Oceano, kaj estas regule kaptata ĉe la marbordoj de Peruo, kaj Ĉilio. Ili vivas ĝis 4 jaroj, atingas 20 cm, sed oni kaptas ilin jam nur post 6 monatoj kiam ili estis kreskintaj ĝis ĉirkaŭ 8 cm. Dekomence oni supozis, ke tiu anĉoveto manĝas ĉefe fitoplanktonon, malgrandan zooplanktonon, kaj larvojn. Tamen ĵusaj studoj montris, ke la anĉoveto akiras plejmulto de ĝia energio el zooplanktono kaj makrozooplanktono (Espinoza & Bertrand 2008, Espinoza et al. 2009). Ili manĝas ĉefe eŭfaŭsiedojn kaj grandajn kopepodojn.

Engraulis ringens.jpg
Engraulis ringens

Post periodo de abundo fine de la 1960-aj jaroj, la populacio estis draste malpliiĝinta dum la okazintaĵoj de 1972 pro El Niño, kiam varma akvo fluis super la malvarma Humboldta Marfluo, kaj malaltigis la profundon de la termoklino. Manĝoriĉaj akvoj malaperis kaj la produktado de fitoplanktono malpliiĝis, kio lasis la anĉoveton kun malabunda manĝoresurso.

Ekde mezo de la 1980-aj jaroj, la Perua anĉoveto iĝis denove tre abunda, kun nunaj kaptoniveloj kompareblaj al tiuj de la 1960-aj jaroj.