La Perua cacikoKepka kaciko (Cacicus koepckeae) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ĝi estas endemia de izolitaj lokoj de sudorienta Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj ĉefe ĉeriveraj kun kanejoj, sed ne ĉe grandaj riveroj kiaj Urubamba. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua caciko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cacicus
Specio: 'C. koepckeae'
Cacicus koepckeae
(Lowery kaj O'Neill, 1965)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝis ĵuse tiu specio estis konata nur el tri areoj de tre malgranda teritorio, kio lokigis ĝin je risko el hazardaj okazaĵoj aŭ rapidaj habitatoŝanĝoj, kaj tiele ĝi estis taksita kiel Vundebla. Tamen oni ĵus trovis en 2001 tiun specion ankaŭ en almenaŭ unu aldona protektita areo nome Koĉa Kaŝu, kaj ĉiuj vidaĵoj estis el dise loĝataj areoj kiuj ne estas sub tuja minaco de habitatoperdo. Se oni malkovros pliajn populaciojn en najbaraj areoj, ĝi povos esti retaksata kiel Preskaŭ Minacata.

La Perua caciko estas ĉ. 23 cm longa, mezgranda, nigra ikteredo. Ĝi havas kvadratan flavan pugomakulon. Relative malgrandakapa aspekto. La irisoj estas helbluaj kiel ĉe la samgenranoj, sed diference de la Flavpuga kaciko, la Ruĝpuga kaciko kaj la Skarlatpuga kaciko, ĝi havas ankaŭ bluecan bekon (anstataŭ helflava), pli pala en pinto kaj relative malgranda ĉe ikteredoj. Ĝi estas simila al la alopatria Montokaciko, C. chrysonotus.

La voĉo estas iom varia kaj ĝenerale silenteca, sed ĝi estas laŭta, rapida serio de eksplodaj, parecaj notoj ĉik-paŭ, kun kelkaj trisilabaj notoj intermetitaj. Ankaŭ rapida serio de akraj notoj ĉih, pli amplekse disaj frazoj ĉih-ĉih, paŭ-paŭ. Oni aŭdis parojn elsendantajn arojn de sesfrazaj serioj kombine kun longa sekvenco.

La populacio estas de ĉ. 2,500-10,000 individuoj en malgranda teritorio de ĉ. 550 km². Ĝi estas probable arborema, kun paroj aŭ malgrandaj grupoj moviĝantaj tra kanopeo de transira arbaro. Oni vidis ilin manĝante inter semingoj, eble insektojn, sen atenti proksimajn fruktarbojn. La tipa specimeno estis unu de areto de 6 birdoj kiuj estis vidataj banantaj kaj drinkantaj, kaj oni konstatis grupojn de 4 al 6 individuoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti