Pesaro

komunumo en Italio

Pesaro estas komunumo en Italio. Ĝi apartenas al la regiono Markio kaj al la provinco Pesaro kaj Urbino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 95 376 loĝantoj sur areo de 126,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 752 loĝantoj/km².

Pesaro
Pesaro
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio
Provinco PU Pesaro kaj Urbino
Geografia situo 43° 55′ N, 12° 55′ O (mapo)43.9101512.9133Koordinatoj: 43° 55′ N, 12° 55′ O (mapo)
Alto super marnivelo 11 m
Areo 126.77 km²
Loĝantaro 95 376 (2023)
Loĝdenso 752 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Fano, Gabicce Mare, Gradara, Mombaroccio, Monteciccardo, Montelabbate, Sant'Angelo in Lizzola, Tavullia


Poŝtkodo 61121–61122
Imposta kodo G479
Kodo laŭ ISTAT 041044
Telefona prefikso 0721
Retpaĝo Oficiala retejo
Pesaro (Italio)
Pesaro (Italio)
DEC
Pesaro
Pesaro
Situo de Pesaro
vdr
panoramo kun la Adriatika Maro fone

Temas pri havenurbo borde de la Adriatika Maro. Pesaro estas la ĉefurbo kaj administra sidejo de la provinco. Oni skribas la nomon de la urbo senakĉente, sed la intonacio - kontraŭ la ĝenerala regulo en la itala - situas je la unua silabo. Pesaro estas grava turista centro ĉe la itala marbordo de la Adrio. Ekde 1965 en Pesaro okazas la Pesara Kinfestivalo, en la itala "Mostra Internazionale del Nuovo Cinema". Ankaŭ en Pesaro estas muzeo de la motorcikla marko Morbidelli.

Kristana patrono estas la loka sanktulo Terentius de Pesaro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Fano, Gabicce Mare, Gradara, Mombaroccio, Monteciccardo, Montelabbate, Sant'Angelo in Lizzola kaj Tavullia.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la katedralo
 
la duka palaco (nun la urbodomo) vespere