Pesilo estas ilo por pesi - por mezuri pezonmason de io.

Risorta pesilo
Pesilo por mezuri pezon de homoj, ĝi estas pezila, la peziloj estas movataj kaj laŭ iliaj lokoj la mezurata pezo estas eksciata.

Ĉar pezo kaj maso de ĉiu objekto en gravita kampo estas rekte ligitaj mezuro de unu el la valoroj plejofte senpere signifas mezuron de la alia.

Pesiloj disdividiĝas laŭ maniero de funkciado je risortaj kaj pezilaj.

En risorta pesilo pezo de la aĵo estas egalpezata de forto de risorto, kaj laŭ malformiĝo de la risorto (ekzemple ŝanĝo de ĝia longo) oni eksciadas la pezon. Elektronika pesilo plejofte havas kunmuntitan kun la risorto aĵon faritan el speciala materialo, kiu ŝanĝas sian elektran rezistancon en okazo de malformiĝo. Ankaŭ ŝanĝoj de kapacitanco kaj induktanco povas esti uzataj. Ŝanĝo de la parametro influas al la elektonika cirkvito de la pesilo kaj la cirkvito tiel eksciadas la pezon.

En pezila pesilo pezo de la aĵo estas egalpezata de pezo de peziloj, kaj laŭ kvanto, pezo kaj loko de ĉi tiuj peziloj oni eksciadas la pezon. Pezo de ĉiu uzata pezilo devas esti sciata antaŭe.

Ankaŭ estadas miksaj pesilaj, kie estas uzataj kaj risorto kaj peziloj.

Laŭ destino pesiloj estadas ege diversaj, por pesi diversajn objektojn de atomoj ĝis vagonoj.

Tipoj redakti

Vidu ankaŭ redakti