Petőháza estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo estas hungare: domo de Pető (familia nomo).

Aerfoto pri Patőháza

Bazaj informoj redakti

Petőháza situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron. Fertőszentmiklós troviĝas 2, Fertőd 3, Kapuvár 13, Sopron 28, Győr 62, Budapeŝto 182 km.

Historio redakti

La iama Petőháza estis loĝata jam dum la neolitiko, poste romianoj kaj keltoj alvenis. La hungaroj pro la kontraŭturkaj bataloj forestis, alvenis kroatoj. Fine de la 19-a j.c. sukerouzino konstruiĝis, kiu ĝis la 21-a jarcento funkciis. En 1903 novromanika katolika preĝejo konstruiĝis omaĝe al Sankta Triunuo. Apud la vilaĝo estas arbomuzeo kaj termala banejo. Ekde 1990 la vilaĝo iĝis memstara.

Vidindaĵoj estas kasteloj de Széchenyi kaj de Bezerédy.

Famuloj redakti

En Petőháza naskiĝis: