Petőmihályfa
Petőmihályfa [petOmihAjfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár. La loknomo signifas hungare tion, ke la vilaĝposedanto estis Miĥaelo Pető.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 9826
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°58′51″N 16°47'11″E
Situo redakti
Petőmihályfa situas for de fervojo kaj ĉefvojo. Vasvár troviĝas 8, Szombathely 37, Budapeŝto 209 km-ojn [1][rompita ligilo].
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1308 en formo "Myhalfolua". Dum la mezepoko estis apud la vilaĝo fortikaĵo. La loĝantaro nuntempe okupiĝas precipe pri vinkulturado. En Petőmihályfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵo estas la mezepoka katolika preĝejo kaj kapelo de Sankta Bartolomeo.