Peter Grimes estas opero de Benjamin Britten, laŭ libreto adaptita fare de Montagu Slater el la sekcio Peter Grimes de la poemo de George Crabbe nome La Urbeto ("The borough"). La "urbeto" de la opero estas fikcia vilaĝo kun kelkaj similecoj kun tiu de Crabbe, kaj pli poste tiu de Britten, nome Aldeburgh, ĉe la orienta marbordo de Anglio, ĉirkaŭ 1830.

Ĝi unue estis prezentita ĉe Sadler's Wells en Londono la 7an de Junio 1945, kondukita fare de Reginald Goodall kaj estis la unua el la kritikaj operoj de Britten kiu havis popularan sukceson. Ĝi daŭre estas vaste prezentita, kaj en Granda Britio kaj internacie, kaj estas konsiderita parto de la kutima repertuaro. Krome, la Four Sea Interludes (kvarmaraj paŭzoj) estis publikigita aparte (kiel op. 33a) kaj estas ofte ludita kiel orkestra serio. Ankaŭ la Pasakaljo estis publikigita aparte (kiel op. 33b), kaj estas ankaŭ ofte ludita, aŭ kune kun la Maro-Paŭzoj (Sea Interludes) aŭ sola de si mem.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Allen, Stephen Arthur, "He Descended Into Hell: Peter Grimes, Ellen Orford and Salvation Denied", The Cambridge Companion to Benjamin Britten,, (Ed. Mervyn Cooke). Cambridge University Press, 1999, pp. 81–94.
  • Banks, Paul. (2000) The Making of Peter Grimes: Essays and Studies. Woodbridge: Boydell Press. ISBN 0-85115-791-2.
  • Gilbert, Susie. (2009) Opera for Everybody. Londono: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-22493-7.

Eksteraj ligiloj redakti