Peter Hasse

la 16-a de junio 1640 en Lübeck) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo

Peter (I) (ankaŭ: Petrus) Hasse (* ĉ. 1585 en Frankonio; entombigite je la 16-a de junio 1640 en Lübeck) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Peter Hasse
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1574 (1574-11-30)
en Frankonio
Morto 1-an de januaro 1640 (1640-01-01) (65-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Nicolaus Hasse
Okupo
Okupo komponistoorgenistomuzikisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Pri la fruaj jaroj de Hasse nur malmulte estas konata. Eble li estas disĉiplo de Jan Pieterszoon Sweelinck. En la jaro 1616 li transprenis de sia antaŭulo Hermann Ebel la orgenistan postenon ĉe la preĝejo Marienkirche en Lübeck. Kune kun siaj posteuloj Franz Tunder kaj Dietrich Buxtehude Hasse responsas pri tio, ke Lübeck iĝis unu el la muzikaj centroj de norda Germanio. Lian renomon dokumentas pluraj salajraltigoj.

Ankaŭ per liaj lernantoj kaj filoj lia orgenarto ricevis vaste elradian efikon. Kun escepto de sia plej aĝa filo Johannes, kies filino Anna Dorothea geedziĝis kun Nicolaus Bruhns, disĉiplo de Buxtehude, ĉiuj filoj de Hasse iĝis muzikistoj, inter ili ankaŭ Nicolaus Hasse.

Peter Hasse estis praavo de la fama Rokoko-komponisto Johann Adolf Hasse.

La verkaro de Hasse estas nur fragmente postlasita. Konserviĝis du orgenĥoraloj, unu preamblo por orgeno, unu sepvoĉa meso samkiel okvoĉa moteto.

Eksteraj ligiloj redakti