Peter MUSAEUS (naskiĝinta la 7-an de februaro 1620 en Langewiesen, mortinta la 20-an de decembro 1674 en Kilo) estis germana protestantisma teologo, logikisto kaj metafizikisto.

Vivo redakti

Estante filo de lernejestro kaj pastro li ĝuis la unuan instruadon hejme fare de la patro. Post transloĝiĝo al Dannheim li frekventis la faman grafan gimnazion de Arnstadt. Pro klereco li eĉ rajtis pli rapide transpasi kelkajn klasoŝtupojn kaj rekte prepari sin al la universitato per sciencaj disputadoj. En 1638 Musaeŭs ekstudentis ĉe la universitato de Jena, kie li magistriĝis en 1640 pri filozofio. Unu lia instruisto estis la elstara filozofo Daniel Stahl. Musaeus ja restis enmatrikulitigta en Jena paralele studante ĉe la universitatoj de Lepsiko, Wittenberg kaj Helmstedt. Eĉ studi medicinon li mallonge pripensis kaj provis okupiĝi pri jursciencoj. Sed finfine li decidis dediĉi sin al la teologio kaj estis akceptita en la domo de Georg Calixt, kiu ege influis lin doktrine. Reveninte al Jena li pretis iri Kenigsbergon ricevante fare de landgrafino Amalia Elisabeth (Hesio-Kaselo) vokiĝon je orda profesoreco pri logiko kaj metafiziko ĉe la universitato de Rinteln. Akceptis li tion en julio 1648.

Je Rinteln li doktoriĝis pri teoogio transprenonte teologidocentadon. En 1661 li partoprenis religidisputajn en Kaselo kaj fariĝis en 1663 katedrestro pri teologio en Rinteln. Post kiam li samjare iris al Helmstedt, la duko de Schleswig-Holstein venigis lin en 1665 al la ĵus fondita universitato de Kilo. Baldaŭ poste li fariĝis vica kanceliero kaj dum naŭ jaroj li prizorgis la princajn stipendiojn. En 1670 li defendis sin kontraŭ la riproĉo propagandi sinkretismajn konvinkojn neortodoksajn.

Familio redakti

Lia frato estis Johannes Musaeus. En junio 1655 li edzinigis Anna Maria Sannemann, kun kiu li havis tri filojn, inter kiuj Simon Heinrich Musäus, posta profesoro pri natursciencoj kaj etnologio en Kilo.

Verkoj redakti

  • Disp. politica de quaestione: an princeps legibus sit solutus? 1644.
  • Tractatus de lege civili, quo cum primis doctrina de poenis illustratur, tribus propositus disputationibus. Helmstedt 1647, 1672.
  • Praedia seu introductio in theologiam. Rinteln 1649.
  • Disp. de scriptura sacra. 1651.
  • Tractatus de persona Christi. Helmstedt 1664.
  • De fugiendo syncretismo. Kiel 1670.
  • Theses theologicae & disputationes in universam theologiam. Kiel 1672.
  • Libellus de aeterna beatitudine & huic opposita damnatione [...] resurrectione. Kiel 1674.
  • Oratio contra Athenos cum iusticia Dei pugnare contendentes, quod malis bona in hac vita contingant. Rinteln 1656.
  • Dissertatio contra Herbertum de Cherbury, qua nova [...] methodus de investiganda veritate examinatur. Kiel 1667.
  • Disputationes de quaestione politica, an Princeps legibus sit solutus.
  • De officio Christi mediatorio.
  • De loco Pauli Rom. 5.V.12 & quod [...] peccatum. Kiel 1674, Tübingen 1718.
  • De arduo regenerationis mysterio. Kiel 1673.
  • De exorcismo. Kiel 1671.
  • De iure in genere & in specie de iure naturae.
  • Institutiones methaphysicae. Rinteln 1665, Jena 1671 und 1698.
  • De Scriptura Sacra.
  • De fide iustificante seu salvifica.
  • De natura & consolutione theologiae.
  • De primo homine.
  • De iustitia.
  • De capite Ecclesiae.
  • De persona Christi.
  • De Novatiantis. Helmstedt 1665.
  • De copula est [...] adiecti.
  • Oratio in inauguratione Academiae Kiloniensis.

Literaturo redakti

  • Johann Otto Thieß: Gelehrtengeschichte.der Universität zu Kiel. Bd. 1, Kiel 1800.
  • Georg Hoffmann: Musäus, Peter. Che: Olaf Klose, Eva Rudolph (eld.): Schleswig-Holsteinisches Biographisches Lexikon. Volumo. Karl Wachholtz Verlag, Neumünster 1976, p. 169–171.
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Volumo 7, R 6006, p. 4
  • Art. „Musaeus, Peter“ fare de Carsten Erich Carstens. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 23 (1886), p. 90–91 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti