Peter Sellemond

aŭstra skulptisto

Peter SELLEMOND (naskiĝinta la 14-an de januaro 1884 en Feldthurns, mortinta la 16-an de novembro 1942 en Hall in Tirol) estis aŭstra skulptisto laboranta ŝtone kaj ligne.

Peter Sellemond
krucifikso en la Paroĥa kirko Am Tabor (Leopoldstadt)

Vivo redakti

Estante filo de monta kammparano sudtirola li iĝis lernoknabo ĉe la artĉarpentisto kaj altarkonstruanto Josef Meraner en Klausen. La majstra ekzameniĝo sukcesis en 1902 ĉe Josef Bachlechner la Maljuna en Hall. Inter 1909 kaj 1911 Sellemond estis gastlernanto ĉe la Ŝtata metiista lernejo en Innsbruck kaj en 1911 instruis lin dum ses monatoj Alfons Siber. En 1914 li trapasis la akceptiĝekzamenon ĉe la Artakademio je Munkeno, sed devis soldati dum la Unua mondmilito anstataŭ ekstudenti. Post 1918 li fondis en Hall propran atelieron kaj regule prezentis siajn artaĵojn ekspozicie membriĝinte al la porartista ligo Tiroler Künstlerbund.[1]

Verkoj (elekto) redakti

  • 1914–1918: elmilitaj desegnaĵoj kun portretoj en kreto, karbo, sangvino, ĉina inko, akvaforto
  • monumento por falintaj soldatoj ĉe la Paroĥa kirko de Grän/Distrikto Reutte, 1925[2]
  • kruco: Paroĥa kirko je Feldthurns
  • kruco: Nikolao-preĝejo je Eggen-valo
  • krucifikso: Paroĥa kirko Am Tabor en Leopoldstadt
  • krucifikso: Preĝejo Nomo de Jesuo (Meidling)
  • krucifikso: Preĝejo Nomo de Mario (Ottakring)[3]
  • krucifikso: Malnova paroĥa kirko je Wattens/Distrikto Innsbruck Land
  • krucifikso: Paroĥa kirko de Hetzendorf (Vieno), komence por Elizabeto-kirko en Wieden (Vieno)
  • 11 kripaj figuroj el Marteno-kirko de Olpe

Literaturo redakti

  • Maria Elisabeth Knoflach: Der Bildschnitzer Peter Sellemond 1884–1942: sein Leben und Werk mit besonderer Berücksichtigung des Prunkgetäfels Die Schöpfung. Bakalaŭriĝfaklaboraĵo, universitato de Innsbruck, 1999.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. E. Hastaba: biografio ĉe Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL), volumo 12, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2005, ISBN 3-7001-3580-7, p. 158.
  2. Tiroler Kunstkataster
  3. krucifikso de Sellemond kiel ekspon-objekto en Parizo 1928