Peter Wessel Zapffe

Norvega filozofo, alpisto, kaj aŭtoro

Peter Wessel ZAPFFE (naskiĝis la 18-an de decembro 1899, mortis la 12-an de oktobro 1990) estis norvega filozofo kaj aŭtoro, plejparte konata hodiaŭ pro ties pesimismo kaj ekzistadismo, kiujn li akiris sub la influo de Arthur Schopenhauer kaj Nietzsche.

Peter Wessel Zapffe
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1899 (1899-12-18)
en Tromsø
Morto 12-an de oktobro 1990 (1990-10-12) (90-jaraĝa)
en Asker
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Patro Fritz Gottlieb Zapffe vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • poeto-juristo vd
Verkado
Verkoj The Last Messiah ❦
Q11993804 ❦
Q11216045 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia filozofia ĉefideo estis ke homa ekzisteco estas paradokso, ĉar intelektaj kapablecoj havataj ekzkluzive de homoj (ekzemple komprenado, memscio, ktp.) ne konformiĝas al la naturplano. Do la homa menso preterdisvolviĝis; la deziro scii la signifon de vivo kaj morto ne povas esti plenumita. Laŭ Zapffe, sekve ekestiĝas tragedio de antinaskismo: homoj penadas kiel plej eble ne esti homoj, por eskapi la nesolveblan problemon.

La plej fama verko de Zapffe estas "La fina mesio" (Den sidste Messias).

Zappfe edziĝis dufoje. Li, agante laŭ liaj filozofioj, neniam patriĝis, konsiderante homnaskon kiel evitindaĵon.

Citaĵoj redakti

 
 Kiam homo sin mortigas pro deprimo, tio estas natura morto pro spiritaj kaŭzoj. La moderna barbareco "savi" la sinmortigemulon baziĝas sur har-levanta miskomprenado de la naturo de l' ekzistado. 
 
 Morto estas kaj la plej certa kaj la plej malcerta evento. 
 
 Se oni rigardas vivon kaj morton kiel naturajn procesojn, la metafizika timo malaperas, kaj oni akiras "mensan trankvilecon".