La Petljakov Pe-2 estis soveta milita aviadilo dum la dua mondmilito. Ĝi estis tute el metalo, la kabino ne estis aerpremita.

Pola Pe-2FT

La aviadilo baziĝis je PB-100 kaj havis la unuan flugon la 22-an de decembro 1939. Kun komenciĝo de la germana atako en 1941, ĝi estis uzata fare de la soveta armeo. Ĝia ĉefa tasko estis la apogo de surteraj militaj manovroj, la dumtaga kaj dumnokta ĉasado.

Ĝi havis grandajn ĉelojn en la mantelo, tiel la maŝino estis uzebla eĉ kiel falataka bombaviadilo.

La aviadiloj estis uzataj - krom la Sovetunio- fare de Ĉeĥoslovakio, Pollando, Jugoslavio. Oni produktis el ĝi 11.000 ekzemplerojn. La produktado ĉesis en 1944, ĝin sekvis Tupolev Tu-2.

Post la dua mondmilito, Pe-2 uziĝis en Aerarmeo de Orienta Bloko, kiel Sovetunio, Pollando, ktp.

Nomoj redakti

  • 1937—1940 — VI-100 (VI-CENT), ruse ВИ-100 (ВИ-СТО): estas mallongigo de Высотный Истребитель (Alteca Ĉasaviadilo).
  • 1940 — PB-100, ruse ПБ-100: estas mallongigo de Пикирующий Бомбардировщик (Plonĝanta Bombaviadilo).
  • kun 1940 — Pe-2, ruse Пе-2: estas mallongigo de Петляков (nomo de ĉefa konstrukciisto).

Teknikaj datenoj redakti

 
Petljakov Pe-2
Petljakow Pe-2
Mezuro Datenoj
Longo    12,60 m
Enverguro    17,19 m
Flugila surfaco    40,50 m²
Motoro    Du Klimov-aj V-12 seriaj motoroj WK-105R kun je 1.225 ĈP
Maksimuma rapido    536 km/h
Kutima flugalto    9.000 m
Atingopovo    1.920 km
Maks. starta maso    8.500 kg
Armiloj    unu 12,7 mm Beresin-MG, kvar 7,62 mm ŜKAS-MGs, 1.000 kg
Ekipo    2 – 4 personoj

Eksteraj ligiloj redakti