Petoskey-ŝtono

tipo de fosilia

Petoskey-ŝtono (petoski, angle Petoskey stone) estas roko kaj fosilio, ofte ŝtoneto, konsistanta el fosiliiĝintaj koraloj Hexagonaria percarinata. La ŝtonoj formiĝis dum glacialo, kiam glacimontoj derompis pecojn de la subroko, ebenigis la ŝtonojn, kaj lasis ilin en la norda parto de la nuna ŝtato Miĉigano.

Petoskey-ŝtono

Ili estas fragmentoj de korala rifo origine deponitaj dum la devonana periodo, antaŭ proksimume 350 milionoj da jaroj. Seka, la ŝtono similas ordinara kalkoŝtono sed malseka aŭ polurita, eblas vidi la karakteran modelon de la ses-flankaj koralfosilioj. Ĝi foje estas transformita en ornamaĵon. Ankaŭ aliaj formoj de fosiliiĝinta koralo troviĝas en la sama loko.

En 1965, oni nomis ĝin "oficiala ŝtono" de Miĉigano.

Origino de la nomo Petoskey-ŝtono redakti

La nomo venas de ĉefo de otava tribo, Pet-O-Sega. Ankaŭ la urbo Petoskey (Miĉigano), portas lian nomon, kaj tie estas la centro de la regiono kie la ŝtonoj estas plej ofte trovitaj. La ŝtonoj estas ofte trovitaj sur plaĝoj kaj en sablodunoj.

Laŭ legendo, geprauloj de Petosegaj estis franca nobelo kaj felkomercisto, Antoine Carre kaj princino de la otava indiana tribo. Petosegaj signifas "altiĝanta suno", "radioj de tagiĝo" aŭ "sunradioj de promeso" estis nomitaj pro la sunradioj kiuj falis al lia vizaĝo je lia naskigo. En harmonio kun kio li promesis nomon: Petosegay estis riĉa felkomercisto kiu akiris multe da tero kaj agnoskon por li mem kaj sian tribon. Li estis rimarkita ĉar havis frapan kaj apelacian aspekton, kaj parolis la anglan tre bone. Li geedziĝis kun alia otavanino, kaj kune ili havis du filinojn kaj ok filojn. En la somero de 1873, kelkajn jarojn antaŭ lia forpaso, fondiĝis urbo sur lia tero apud Little Traverse Bay. La setlantoj nomis la urbon Petoskey, la angla traduko de Petosegay.[1]

Lokoj redakti

Ŝtonoj troviĝas sur diversaj strandoj en norda Miĉigano. Inter la plej popularaj estas Petoskey kaj Charlevoix.

Similaj fosiliiĝintaj koraloj troviĝas diversloke, tamen la nomo Petoskey-ŝtono estas rezervita nur al tiuj de norda Miĉigano kiuj havas ses-flankan koralan strukturon.

Referencoj redakti

  1. http://www.deq.state.mi.us/documents/deq-ogs-gimdl-GGPS[rompita ligilo] Official State Stone of Michigan

Literaturo redakti

  • Bruce Mueller kaj William H. Wilde, 2004, The Complete Guide to Petoskey Stones, The University of Michigan Press ISBN 978-0-472-03028-6

Eksteraj ligiloj redakti