Petrila
publikigita versio estis patrolita je 15 dec. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 15 dec. 2023.
Petrila (hungare: Petrilla) estas urbo en Rumanio proksime de la kunfluejo de la riveroj Jiul de Est (Orienta Jiu, Taia kaj Jieț, en la Valo de Jiu, distrikto Hunedoara, Transilvanio. nordokcidente de Petroșani. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cimpa, Jieț, Răscoala kaj Tirici.
Petrila | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||||
Alinome | Petrilla (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||||
Situo | 45° 27′ N, 23° 25′ O (mapo)45.4523.42Koordinatoj: 45° 27′ N, 23° 25′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 675 m | ||||
Poŝtkodo | 335800 | ||||
Loĝantaro | 22,692 (en 2011; 25.840 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 87077 | ||||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 9 271 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 29 302 (rumanoj, 9 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio skriba estas el 1733. Ĝiaj brunŝtonkarbominejoj malfermiĝis en la dua parto de la 19-a jarcento. Ĝis 1919 Petrilla apartenis al Hungario (Hunyad).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Renomaj personoj redakti
- László Albert (n. 3-a de decembro 1926): pentristo.
- Lajos Bács (19-a de januaro 1930): orkestrestro, komponisto.
- Ferenc Doór, hungara pentristo.
- Ion Barbu, konata karikaturisto
- Frieda Fodor Imling (n. 10-a de aprilo 1928): dekoraciartistino.
- Josef (joĵi) Kappl (16-a de januaro 1950): komponisto, basisto.
- János Lukács (n. 5-a de februaro 1931): ĵurnalisto, radioredaktoro.
- Ion Sârbu D. (28-a de junio 1919 – Craiova, 17-a de septembro 1989): verkisto.
- György Szécsey (5-a de novembro 1920 – Budapest, 17-a de aŭgusto 1978): kuracisto, enzimologo, kandidato pri medicinaj sciencoj (1967).
- Béla Szlamka (Petrozsény, 1919 – 1979): pentristo
- Mária Tasnádi Fekete: (16-a de novembro 1911 – Munkeno, 16-a de marto 2001): hungarlingva kantistino, teatra kaj filmaktorino.
Vidu ankaŭ redakti
En Eŭropo ie, filmo en kiu ŝi rolis
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono