Petro la 2-a (Bretonio)

Petro la 2-a dirata la Simpla, naskiĝinta en la 7-a de Julio 1418, mortinta en la 22-a de Septembro 1457 en Nantes, duko de Bretonio de 1450 ĝis 1457, filo de Johano la Kvina, duko de Bretonio, kaj de Johana de Francio.

Petro la 2-a, la Simpla
Duko de Bretonio
Regado 1450-1457
Antaŭulo Francisko la Unua
Sekvanto Arturo la Tria
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Grafo de Montfort
Grafo de Guingamp
Persona informo
Naskonomo Pêr a Vreizh
Naskiĝo 7-an de Julio 1418
en Nanto
Morto 22-an de septembro 1457 (1457-09-22)
en Nantes
Tombo collegiate Notre-Dame, Nantes vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetida familio de Montfort
Patro Johano la Kvina
Patrino Johana de Francio
Gefratoj Isabella of Brittany • Ĝilo de BretonioFrancisko la 1-a vd
Edz(in)o Françoise d'Amboise vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Petro la 2-a de Bretonio preĝanta antaŭ la Virgulino kun infano
 
Tombo de Petro la 2-a kaj de Franciska de Amboise

Kiam grafo de Guingamp, li batalis kontraŭ la angloj en Normandio en 1449 kaj en 1450 kun sia frato la duko Francisko la 1-a, kaj sia onklo Arturo la 3-a, konestablo de Richemont kaj konkeris plurajn urbojn, inter ili: Coutances, Saint-Lô kaj Fougères. Li fariĝis duko, je la morto de Francisko la 1-a. Tiu lasta ne havis filon, kaj laŭ la dispozicioj de la unua traktato de Guérande en 1365) kiu malfavorigis la filinojn, elektis sian fraton Petro prefere al siaj propraj filinoj, Margareta kaj Maria, por surtroniĝi post si. Petro la 2-a persekutis la mortigintojn de sia alia frato: Ĝilo.

En 1455, Petro la 2-a kaj lia edzino, la beata Franciska de Amboise, ne povis havi idaron. Pro la sanproblemoj de Petro la 2-a, stariĝis la demando pri heredo. Por eviti ke la trono de Bretonio iru al eksterlanda heredanto, la duko decidis edzinigi sian nevinon, Margareta de Bretonio, filino de lia plejaĝa frato Francisko la 1-a, al sia kuzo, Francisko de Bretonio, grafo de Étampes, estonta duko de Bretonio. Por sigeli tiun geedziĝon, la duko kunvenigis la Ŝtatojn de Bretonio en Vannes, kie ili kunvenis ĵaŭde la 13-an de Novembro 1455, en la alta ĉambro de la Cohue. Tie ariĝis la ĉefaj bretonaj nobeloj, same kiel la episkopoj, la abatoj kaj la delegitoj de la urboj. Ĉiuj aprobis la geedziĝon proponitan de Petro la 2-a.

La geedziĝofesto komenciĝis en la 16-a de novembro per granda meso en la katedralo Sankta-Petro de Vannes, prezidata de la episkopo de Nantes, Vilhelmo (fr: Guillaume) de Malestroit. Sekvis festenoj kaj dancoj en la kastelo de la Ermeno en Vannes, turniroj ĝojigis la placon de la turniroj (fr: place des Lices).

La regado relative mallonga de la duko ne markis historion. Liaj samtempanoj priskribis Petron la 2-an la Simplan, kiel iu bone konsilata de sia edzino, sed ne tre taŭga por la duka posteno, nelerta spirite same kiel korpe, humorvaria. Li partoprenis en la batalo de Castillon en 1453.

Kiam li estis nur grafo de Guingamp, li skulptigis sian tombon en la kanonikejo Nia-Damo de Nantes, malaperintan en la revolucio. Oni rakontas ke je la malfermo de lia tombo, eble fare de la revolucianoj, oni malkovris nur manekenon. La mistero pri la vera destino de la duko tiam naskiĝis. Ĉu li organizis sian falsan morton por forfuĝi?

Edziĝo redakti

Li edziĝis en Junio 1441 al Franciska (1427-1485), filino de Ludoviko de Amboise, vicgrafo de Thouars kaj princo de Talmont, kiun la katolika eklezio agnoskas kiel "beata". Sed neniu filo naskiĝis al ili. Post li, lia onklo Arturo de Richemont surtroniĝis sub la nomo Arturo la 3-a.

Bildaro redakti

Antaŭe:duko de BretonioPoste: 
Francisko la 1-a1450-1457Arturo la 3-a