Petro la 2-a (Portugalio)

reĝo de Portugalio (1648–1706)

Petro la 2-a de Portugalio, kromnome "la Pacema", (Lisbono, 26-a de aprilo 1648 - Alcântara, 9-a de decembro 1706), estis regento kaj reĝo de Portugalio.

Petro la 2-a
reĝo de Portugalio
Regado 1683-1706
Antaŭulo Afonso la 6-a, lia frato
Sekvanto Johano la 5-a, lia filo
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1648 (1648-04-26)
en Ribeira Palace, Lisbono,  Portugalio
Morto 9-an de decembro 1706 (1706-12-09) (58-jaraĝa)
en Alcântara, Lisbono,  Portugalio
Tombo Pantheon of the House of Braganza vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Petro la 2-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Johano la 4-a de Portugalio vd
Patrino Luisa de Guzmán vd
Gefratoj Teodozio, princo de Brazilo • Afonso la 6-a • Catherine of Braganza • Infanta Joana, Princess of Beira • Ana de Bragança • Manuel of Braganza vd
Edz(in)o Maria Francisca of Savoy • Maria Sofia de Palatinato-Neuburg vd
Infanoj Infanta Isabel Luísa of Portugal • Johano la 5-a • Infante Francisco, Duke of Beja • Infante Manuel, Count of Ourém • Franciskino Jozefino de Portugalio • Luísa, Duchess of Cadaval • Joseph, Archbishop of Braga • Johano, Princo de Brazilo • Infanta Teresa of Portugal • Miguel de Bragança • Infante António of Portugal vd
Profesio
Alia nomo O Pacífico vd
Okupo monarko vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la plej juna filo de la reĝo Johano la 4-a. En 1668 li estis nomumita regento de lia frato Afonso ĉar tiu prezentis simptomojn de frenezeco, tuj post kiam Hispanio agnoskis la sendependon de Portugalio. Petro sendis sian fraton al ekzilo kaj surtroniĝis post la morto de tiu en 1683. Tiam la malkovro de minoj de arĝento en Brazilo permesis pligrandigi la trezoron de Petro kiu vidis sin kapabla dissolvi la Parlamenton en 1697 kaj regi sen la enspezoj, kiujn tiu havigis al li, dum sia tuta regado.

Dekomence Petro apogis Francion dum la Milito de hispana sukcedo (1702-1715), sed la 16-a de majo 1703, Portugalio subskribis traktaton kun Britio. Tiu traktato garantiis la privilegiojn komercajn de Portugalio pri vino kaj la britajn interesojn pri la komerco de teksaĵoj. En decembro de 1703, alianco formita de Portugalio, Britio kaj Aŭstrio invadis Hispanion. La aliancanoj konkeris Madridon el kiu urbo ili poste estis forpelitaj.

Petro ne nur posedigis la tronon de sia frato sed ankaŭ fine edziĝis al lia edzino, la reĝino Maria Franciska de Savojo Nemours. Ili havis unu filinon nome:

  • Isabel Luiza (?-?), konata kiel la senfina fianĉino ĉar ŝiaj projektoj de geedzigo neniam sukcesis.

Idoj redakti

La reĝino mortis iom post la nasko de Isabel kaj, ĉar ŝi estis malsaneca infanino, la reĝo decidis denove geedziĝi. La elektita estis Maria Sofia de Palatinato-Neuburg, filino de princo-elektisto Filipo Vilhelmo de Palatinato-Neuburg. Tiuj geedzoj havis ses gefilojn:

Petro havis ankaŭ tri eksteredzajn gefilojn: Kun Maria da Cruz Mascarenhas:

  • Luisa de Braganzo (1679-1732) kiu edziniĝis al Jakvo Ludoviko de Melo Dua Duko de Cadaval.

Kun Ana Armanda du Verger franca:

  • Mikaelo de Braganzo (1699-1724) agnoskata de lia frato Johano la 5-a, edziĝis al Luisa Kasimiro de Ligne kaj Nassau, heredontino de la Arrochar.

Kun Karla Franciska da Silva: