Petro la 2-a (Rusio)

imperiestro de Imperio Rusio

Petro la 2-a (ruse Пётр II Алексеевич, Pjotr Aleksejeviĉ; naskiĝis la 23-an de oktobro 1715 en Sankt-Peterburgo kaj mortis la 30-an de januaro 1730 en Moskvo. Li estis imperiestro (caro) de Rusia Imperio ekde la 17-a de majo 1727.

Petro la 2-a
Persona informo
Пётр II Алексеевич
Naskiĝo 12-an de oktobro 1715 (1715-10-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 19-an de januaro 1730 (1730-01-19) (14-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per variolo vd
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio ortodoksa kristana eklezioortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Petro la 2-a (Rusio)
Familio
Dinastio Romanovoj vd
Patro Aleksej Petroviĉ vd
Patrino Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Lüneburg vd
Gefratoj Grand Duchess Natalya Alexeyevna of Russia vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Petro la 2-a imperiestro de Rusio ekde 1727 ĝis 1730
Blazono de Rusio

Li estis la lasta familiano rekte laŭ vira linio en dinastio Romanov.

Origino redakti

 
patro Aleksio
 
Petro la Granda pridemandas sian filon Aleksion

Petro Alekseeviĉ la 2-a estis nepo de Petro la Granda imperiestro de Rusio. Liaj gepatroj estis carido Aleksio Petroviĉ, filo de Petro la Unua kaj Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Wolfenbüttel.

Li reale ne konis siajn gepatrojn, ĉar lia patrino mortis baldaŭ post nasko kaj la patro estis ekzekutita laŭ ordono de Petro la Unua en 1718. Ekde trijara aĝo etulo Petro estis plena orfo.

Surtroniĝo redakti

 
Petro la 2-a en 1730
 
Petro kaj fratino Natalia

Post morto de imperiestrino Katerina la 1-a okazinta la 17-an de majo 1727, laŭ ŝia testamento, li estis proklamita kiel imperiestro de Rusio. Li tiam ankoraŭ ne atingis eĉ 12 jarojn.

La 8-an de marto 1728 okazis lia kronado en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo. Ĝi estis nova ceremonio en la rusia historio, kiu poste ripetiĝis kelkfoje dum du jarcentoj.

Du ĉefaj klanoj redakti

 
Menŝikov

Avo de Petro la 2-a, samnomulo Petro la Granda, estis grava reforminto de la multejara, arkaika vivmaniero de Rusio. Lia filo Aleksio, patro de Petro la 2-a, estis kontraŭulo de tiuj reformoj, pro kio li pereis.

Dum reĝado de Katerina la 1-a aperis t.n. Supera Sekreta Konsilio, en kiu ĉefrolis adeptoj de la malnova ordo. La partion de la konservativuloj gvidis kelkaj anoj de Dolgorukov familio.

La partion de la reformantoj gvidis Aleksandro Menŝikov, amiko kaj favorito de Petro la Granda. Li sukcesis surtronigi sian antaŭan amatinon Marton Skavronskaja kiel imperiestrino Katerina la 1-a kaj reale regis la landon ĉ. du jarojn. Memkompreneble ambaŭ klanoj strebis iel ajn ricevi favoron de la nova juna imperiestro Petro la 2-a.

Du fianĉinoj redakti

 
Katerina Dolgorukova
 
Menŝikov kune kun filinoj en ekzilo

Post morto de Katerina la 1-a regento Aleksandro Menŝikov plue potencis kaj provis konservi sian gravan signifon en la ŝtato. Laŭ diversaj motivoj li forigis multajn adeptojn de siaj kontraŭuloj. Li ankaŭ hastis ligi la junan imperiestron kun sia familio kaj eĉ parenciĝi kun li. Por tio la 25-an de majo 1727 li okazigis gefianĉiĝon de lia filino Maria (16 j.) kun Petro la 2-a (11 j.)

Somere de tiu jaro Aleksandro Menŝikov grave malsaniĝis kaj provizore ne regis. Liaj kontraŭuloj tuj utiligis la situacion por pliigi sian influon je la caro. Ili malkovris la dokumentojn pri torturoj kaj ekzekuto de lia patro Aleksio, en kiuj partoprenis Menŝikov.

La 8-an de septembro laŭ ordono de Petro la 2-a la tuta familio de Menŝikov, inkluzive lian filinon Maria, fianĉinon de la imperiestro, estis ekzilita al Siberio.

La nova favorito de Petro la 2-a iĝis juna Ivano Dolgorukov, kiu ekde februaro de 1728 okupis unu el plej prestiĝaj postenoj en la lando – ĉefa ĉambelano. Baldaŭ la caro konatiĝis kun lia fratino Katerina Dolgorukova, kiu estis pli aĝa (17 j.) ol li mem kaj ekamis ŝin. La 3-an de novembro 1729 okazis ties gefianĉiĝo en Moskvo. Komence de 1730 ili planis efektivigi la geedziĝon.

Rendevuo kun la avino redakti

 
avino Eŭdokia

Post alveno en Moskvon Petro la 2-a marte de 1728 rendevuis kun sia avino Eŭdoksia Lopuĥina, kiu laŭ ordono de ŝia edzo Petro la Unua estis monaĥino de Novodeviĉij klostro. Ŝin li ĝis tiam ne vidis kaj indiferente rilatis al ŝi. Tamen la monaĥino provis ŝanĝi sian malfeliĉan statuson kaj ricevi favoron de sia nepo. Ŝi eĉ proklamis sin “carino” de la ŝtato.

Subita morto redakti

 
tombo de Petro la 2-a en Arĥangelskij katedralo

Januaro de 1730 en Moskvo estis tre frosta kaj malvarma. Petro la 2-a partoprenis en ceremonio okaze de Baptotago kaj serioze malvarmumis tiam. Medicinistoj ne sukcesis kuraci lin, ĉar li suferis ankaŭ pro variolo.

Nokte de la 30-a de januaro Petro la 2-a mortis, sen heredantoj. Lin oni sepultis en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.

Resumo de lia mallonga reĝado redakti

  • Moskvo reiĝis provizore ĉefurbo de Rusio.
  • Reduktiĝis iuj impostoj kaj deviga rekrutigo.
  • Pozitive evoluadis alianco de Rusio kaj Aŭstrio, kiun regis Karolo la 6-a, onklo de Petro la 2-a.

Eksteraj ligiloj redakti