Petru Rareș (Bistrița-Năsăud)

Petru Rareș [petru rareŝ] estas komunumo en Rumanio okcidente de Beclean. Administre apartenas al ĝi Reteag, la sidejo, kaj Bața.

Petru Rareș
Komunumo
setlejo
Lando  Rumanio
Distrikto Bistrița-Năsăud
Situo 47° 12′ N, 24° 1′ O (mapo)47.19583333333324.018611111111Koordinatoj: 47° 12′ N, 24° 1′ O (mapo)
Petru Rareș (Bistrița-Năsăud) (Rumanio)
Petru Rareș (Bistrița-Năsăud) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 249 m
Loĝantaro
– komunumo 3673 (en 2009)
– vilaĝo 2790 (Reteag, en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 34173
vdr

Ĝis 2005 al la komunumo apartenis krome Ciceu-Corabia, Ciceu-Mihăiești kaj Lelești. El ili oni je la 25-a de marto 2005 per la leĝo n-ro 67 kreis la komunumon Ciceu-Mihăiești.

En la censo de 2002 la loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
rumanoj 3075 61,6 %
romaoj 1126 22,6 %
hungaroj 784 15,7 %
germanoj 2 < 0,1 %
turkoj 1 < 0,1 %
serboj 1 < 0,1 %

La nomo de la komunumo devenas de Petru la 4-a Rareș (1483–1546), filo de Stefano la 3-a.