Petveturaj aventuroj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Petveturaj aventuroj estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 10-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio. Ĝi estas parto de Erasmus+ projekto kaj sekvis la paŝojn de June kaj Kune.

Petveturaj aventuroj
Rolularo Judit: Severija Marija Banaitytė

Ron: Emerson dos Santos
Brian: Dmytro Kovtoniuk
Anoncisto: Antoni Siwkiewicz
Kontrolisto: Nelina Pascual Castelló
Aleks: Siru Laine
Festivalano: Gabby Danae Cañada Rueda
Busŝoforo: Cyrill Schultz
Klaŭs: Delfeno
Gastiganto: Aušrinė Tamošiūnaitė

Muzikistoj Piano: Utku Özdemir

Gitaro: Emerson dos Santos
Violono: Gabrielė Lina
Basgitaro: Cyrill Schutz
Fluto: Rogier Huurman

Dancistoj Gabrielė Lina

Attilio Discepoli

Sonteĥniko Sonregistrado: Giovanni De Lucia

Mikrofonoj: Alex

Lumoj Bizono
Filmado Jordi Calafí, Gabin Forcier
Muntado Benĝi
Rekvizitoj Paula Weil

Garano Bizono Nelina Pascual Castelló Aušrinė Tamošiūnaitė

Reĝisorado Reĝisoro: Rogier Huurman

Vicreĝisoro: Delfeno

Skriptverkado Rogier Huurman

Severija Marija Banaitytė Josuo Marso Dmytro Kovtoniuk

Muzikverkado Utku Özdemir

Cyrill Schutz Severija Marija Banaitytė

Produktado Karlos'

La muzikalo daŭrigas la rakonton de Judit, venonta volontulo de TEJO, el la muzikalo June kaj Kune. Je la fino de fikcia Internacia Junulara Kongreso, Judit petveturas al Ralovalo Festivalo kaj spertas diversajn aventurojn.

Strukturo kaj muziko redakti

La muzikalo enhavas 7 kanton

La titoloj de la kantoj estas:

Subvencioj redakti

Por la realigo Bunta Esperanto Asocio ricevis subvencion de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Ses aliaj asocioj helpas realigi la projekton: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Kataluna Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Itala Esperanto-Federacio, Junulara Esperantista Franca Organizo, Pola Esperanto-Asocio kaj Litova Esperanta Junulara Organizo. TEJO anoncis, ke la subvencio ebligos pagi al 42 kontribuantoj, kiel aktoroj, dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ kovris la realigon de alia muzikalo ludita dum la IJK 2023, La sorto gvidos vin.

Registro redakti

La muzikalo estis registrita kaj la filmo premieris dum RETOSO 2023. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe Jutubo.[1]

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. [1] La tuta muzikalo ĉe Jutubo