Peugeot [pøˈʒo] estas tradicia franca entrepreno, konata unuavice kiel aŭtomobila firmao, sed industrie produktanta ankaŭ motorciklojn, biciklojn, diversajn dommastrumajn maŝinojn kaj spicomuelilojn.

Peugeot
Peugeot
aŭtomobilo-faranta firmao • historical motorcycle manufacturer • racecar constructor • varomarkopublika kompanio vd
Dum 26-a de septembro 1810 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Chrysler Europe
Jura formo parto de konzerno PSA Peugeot Citroën
Fondita 1810 (aŭtomobiloj ekde 1912)
Fondintoj Armand Peugeot vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
Estr(ar)o Vincent Rambaud
Dungitoj 201 690 (fine de la jaro 20oi)
Spezosumo 48 817 milionoj da Eŭroj en la komerca jaro 2009
Agokampo aŭtomobila industrio
aŭtomobilo • light commercial vehicle
filiaj kompanioj IKAP vd
TTT www.peugeot.com
vdr

Armand Peugeot estas kiu transformis Peugeot en fabrikanto de bicikloj kaj, poste, de aŭtomobiloj.

La leonan emblemon en dumtempe iom modernigita formo la entrepreno jam havas ekde la jaro 1858. Jure temas pri parto de la konzerno PSA Peugeot Citroën. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Parizo en Francio.

La baza kaj historia unua aŭtomobila fabrikejo estas en Sochaux. Pliaj fabrikejoj en Francio estas Aulnay-sous-Bois, Mulhouse, Poissy kaj Rennes. Ekster Francio la kompanio havas produktejojn en Portugalio (Mangualde), Hispanio (Madrido kaj Vigo), Slovakio (Trnava), Ĉeĥio (Kolín) kaj en Argentino (El Palomar proksime de Bonaero kaj kune kun FIAT Kordobo).

La en 1979 de la firmao Chrysler Britio transprenita brita produktejo en Ryton-on-Dunsmore, kie ekde la jaro 1998 konstruiĝis la tipo Peugeot 206, estis fermita fine de la jaro 2006 kaj la produktado de la daŭriga tipo 207 ŝovata al Trnava (Slovakio).

la aŭta modelo Peugeot 407, vendata ekde 2005
la motorcikla modelo Peugeot Satelis 125 Compressor


Vidu ankaŭ redakti