Pfäffikon SZ

urbo kaj la ĉefloko de la komunumo Freienbach, Svislando
- La mallongigo SZ en Pfäffikon SZ staras por la svisa Kantono Ŝvico. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Pfäffikon.

Pfäffikon estas setloloko kun karaktero de eta urbo kaj la ĉefloko de la komunumo Freienbach en la distrikto Höfe, Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 7 222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Pfäffikon estas alterne kun la komunumo Wollerau ĉiam por po du jaroj ĉefloko de la distrikto Höfe.

Pfäffikon
Blazono de Pfäffikon
Pfäffikon kaj lago de Zuriko
vilaĝokvartalo
Kantono Ŝvico
Komunumo(j) Freienbach
Geografia situo CH1903: 700625 / 228524 (mapo)47.28.7666666666667Koordinatoj: 47° 12′ N, 8° 46′ O; CH1903: 700625 / 228524 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 7222
Areo 11,5 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 8808
vdr

Geografio redakti

Pfäffikon situas ĉe la bordo de Lago de Zuriko sude de la duoninsulo de Hurden kaj ĉe la norda flanko de la monto Etzel. Al Pfäffikon apartenas ankaŭ la du insuloj Ufenau kaj Lützelau.

Trafiko redakti

La stacidomo de Pfäffikon SZ estas fervojnodo, kie kruciĝas la trajlinio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Lucerno kaj la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro respektive al Buchs kaj Aŭstrio, sur kiuj cirkulas rapidtrajnoj, kiuj haltas en Pfäffikon. Krome tra Pfäffikon pasas lokaj trajnlinioj de la Zurika Trafik-Unio de Zuriko al Glaruso kaj de Pfäffikon tra Rapperswil, kaj Uster al Zuriko kaj Bülach. Sude de la vilaĝo pasas la svisa aŭtovojo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro kaj pasas la vilaĝon la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Rapperswil trans la lagodigo kaj Pfäffikon al Ŝvico.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pfäffikon datiĝas el la jaro 965 kiel Phaffinchova.

En la jaro 1443 dum la Malnova Zurika Milito la zurikanoj devis koncedi Pfäffikon al la ŝvicanoj. La Ekstera Bieno, kiel nomiĝis la distrikto de Pfäffikon, tiam fariĝis parto de Ŝvico. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la Ekstera Bieno apartenis de 1798 dum kvin jaroj al la distrikto Rapperswil de la helveta Kantono Linth. En la jaro 1803 Freienbach, Wollerau kaj Feusisberg estis kunigitaj al la distrikto Höfe kaj reatribuitaj Kantono Ŝvico. Dum la ŝvica kantonskismo inter 1831 kaj 1832 Pfäffikon aliĝis al la duonkantono Ekstera Ŝvico. 1848 per la nova konstitucio la distrikto Höfe estis reunuigita kaj la administra centro de la komunumo Freienbach, Pfäffikon, fariĝis alterne kun Wollerau endujara ritmo ĉefloko de la distrikto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti