Pfaffbad

eksa komunutila duŝa kaj kuva banejo (1924-1975) en Kaiserslautern
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pfaffbad estis komunutila duŝa kaj kuva banejo en Kaiserslautern, germana industria urbo en la suda parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, por la laboristoj de la firmao Pfaff, kiu konstruis ĉefe kudrajn maŝinojn. Konstruite en 1924 ĝi malkonstruiĝis en la 1975-a jaro malgraŭ multaj protestoj. Arĥitekto estis la municipa ĉefkonstruisto Ernst Spies; ĝi troviĝis sur la placo Pfaffplatz.

maketo de la publika banejo Städtisches Pfaffbad Kaiserslautern

Historio redakti

Laŭ iniciato de la infanoj de la firmaa fondinto Georg Michael Pfaff estiĝis en 1899 fondaĵo nome Pfaff'sches Brausebad. Kiel aliloke estu ankaŭ en Kaiserslautern moderna sinpurigejo por laboristoj. Pro la Unua mondmilito la jam en 1913 ekigitaj laboroj plurfoje interrompoĝis. Inaŭguro sukcesis ne antaŭ la 24-a de majo 1924. Post la Dua mondmilito - la banada institucio milite apenaŭ damaĝiĝis - la tuto evoluis je nobla kuracbanejo kun saŭnoj kaj fizioterapio-ofertoj. Tiu ĉi moderniĝo startis en 1955.

Pro ke pli kaj pli privataj loĝejoj disponis pri propraj banejoj la nombro de la uzantoj tamen pli kaj pli malkreskis kaj lukra tenado ne plu eblis. Restaŭradoj necesaj sekve neglektiĝis kaj planoj je alia uzado forĵetiĝis. Tial en 1970 oni fermis la banejon kaj komplete detruis la imponan konstruaĵon en secesia stilo.

Ekde 1976 troviĝas surgrunde modernaj loĝejaj domaroj kaj komerca centro.

Eksteraj ligiloj redakti