Philip „Phil“ URSO (* 2-an de oktobro 1925 en Jersey City, Nov-Ĵerzejo; † 7-an de aprilo 2008 en Denvero, Koloradio) estis usona ĵaz-saksofonisto (tenor-, bariton-, aldosaksofono) kaj komponisto.

Phil Urso
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1925 (1925-10-02)
en Jersey City
Morto 7-an de aprilo 2008 (2008-04-07) (82-jaraĝa)
en Denvero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Phil Urso regis la klarnetludon jam en la aĝo de 13 jaroj kaj transiris pli malfrue al saksofono. Post kiam lia familio meze de la 1930-aj jaroj estis transloĝiĝinta al Denvero, li militservis dum la Dua Mondmilito je la Pacifika Maro; en 1943 li preskaŭ ne eskapis japanan aeratakon. Dum la kuracado de lia posttraŭma perturbo en Kalifornio li malkovris la ĵazon, iris en 1947 al Novjorko kaj komence estis ege influata de Chu Berry, poste de Sonny Rollins. En 1948 li sonregistris plurajn diskojn kun Bob Karch, Tom O'Neil kaj Howie Mann.

Ekde 1948 ĝis 1950 li laboris kun Elliot Lawrence, en 1950/51 kun la bando Third Herd de Woody Herman, poste kun Jimmy Dorsey (1951) kaj Terry Gibbs (1952). Februaron de 1952 ekestis pluraj kvar pecoj en Novjorko kun bando el Tony Fruscella, Herb Geller, Gene Allen, Bill Triglia, Red Mitchell kaj Howie Mann, al la sonregistrado Urso kontribuis komponaĵojn. Siajn unuajn registrad-kunsidojn li havis aprilon de 1953 por Savoy Records, kiam li faris la albumon The Philosophy of Urso kun Walter Bishop, Clyde Lombardi kaj Howie Mann. Sekvis sonregistradoj kun Kai Winding kaj por Debut kun Oscar Pettiford ĉe violonĉelo kaj Charles Mingus ĉe kontrabaso; Fine de 1953 kaj komence de 1954 li koncertvojaĝis kun la bando de Miles Davis, al kiu tiam ankaŭ apartenis J. J. Johnson kaj Milt Jackson.

Post tio Urso muzikis liberprofesie, krome li faris kun Chet Baker en pluraj formaĵoj kiel kvinopo kaj bandego aron da diskoj. En 1956 Urso prezentis kun Baker, Francy Boland, Scott LaFaro kaj Lawrence Marable en la televidspektaklo Tonight Show, je kio la bando muzikis du komponaĵojn de li, „C.T.A.“ kaj „Phil's Extra Mild“.

Ekde tiam li restis precipe en Denvero kaj en Las-Vegaso, sen atentigi pri si transregione kiel ĵazmuzikisto, li nur foje surdiskigis kaj limiĝis je surlokaj prezentadoj en ĵazklubejoj. En 2002 li denove reiris kun trumpetisto Carl Saunders en la studion por ludi omaĝalbumon por Chet Baker.

Diskoj redakti

Albumoj je lia nomo redakti

  • The Philosophy of Urso (Savoy, 1953)
  • Salute to Chet Baker (2002) kun Carl Saunders

Kun Chet Baker redakti

  • Big Band (Pacific Jazz Records, 1954)
  • Playboys (auch: Picture of Heath, Pacific Jazz, 1956)
  • Chet Baker And Crew (Pacific Jazz, 1956)
  • Chet Baker Cools Out (Pacific Jazz, 1956)
  • Baby Breeze (Limelight Records, 1965)
  • At The Forum Theatre 1956 (Fresh Sound Records, 1991)
  • Ensemble And Sextet 1953/54 (Fresh Sound, 1992)

Kun aliaj redakti

  • Oscar Pettiford: The New Oscar Pettiford Sextet (Debut Records, 1959)
    enestas ankaŭ en la albumo de Charles Mingus: The Complete Debut Recordings (Debut, 1990)
  • Gerry Mulligan: Mullenium 1946–57 (Columbia Records, 1977)
  • Woody Herman: The Third Herd (Storyville Records , 1999)
  • Tony Fruscella: The Complete Works 1948–59 (Jazz Factory, 1999)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti