Philibert VRAU, (naskiĝinta la 19-an de novembro 1829 en Lillo, mortinta la 16-an de majo 1905 samloke) estis komercanto kaj organizanto de la unua Internacia Eŭkaristia Kongreso.

Philibert Vrau

Vivo redakti

La industriulo Vrau dum la industria revolucio engaĝiĝis pri la disvastigado de la katolika kredo en sia naskiĝurbo. La francuja nordo estis tiam centro de ekonomio kun ĉiuj kulturaj, socialaj kaj religiaj kromefektoj. Li helpis fondi katolikajn bazajn kaj metiajn lernejojn. Krome li apogis la kreon de porpastra seminario kaj de katolika altlernejo (Institut catholique de Lille).

 
katedralo Nia kara sinjorino en Lillo

Helpite de papo Leono la 13-a li sukcesis okazigi la unuan Eŭkaristian Kongreson en la jaro 1881-a; ĉeestis tri centoj da fideluloj. Lille li subtenis la konstruon de ne malpli ol ses preĝejoj: tiam pro industriigo Lillo treege kreskis. La plej grava el ili estis la preĝejo Notre-Dame-de-la-Treille.

Dum tempo de grandaj kvereloj inter la katolikuloj kaj liberaluloj/kontraŭklerikuloj li estis posedanto de du katolikaj gazetoj, nome de La Croix kaj La bonne Presse. Ekde 1930 estas beatiga proceso por li en Romo.

Literaturo redakti

  • Ferdinand Holböck: Das Allerheiligste und die Heiligen. Eucharistische Heilige aus allen Jahrhunderten der Kirchengeschichte. Christiana-Verlag, Stein am Rhein 1979, ISBN 3-7171-0753-4, p. 379–381.
  • Johannes Madey: "VRAU, Philbert." Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 13, Bautz, Herzberg 1998, ISBN 3-88309-072-7, kol. 107
  • Xavier Théry: Le commis-voyageur de Dieu. Philibert Vrau 1829–1905. Grimbert Impression, Ronchin 2006, (PDF

Eksteraj ligiloj redakti