Philip Herbert Cowell

Philip Herbert COWELL (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1870 en Kolkato, mortis la 6-an de junio 1949 en Aldeburgh) estis brita astronomo.

Philip Herbert Cowell
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1870 (1870-08-07)
en Kolkato
Morto 6-an de junio 1949 (1949-06-06) (78-jaraĝa)
en Aldeburgh
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity CollegeEton College vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li lernis en Eton College kaj en Trinity College de Kembriĝo (Britio)[1]. Li iĝis dua ĉef-helpanto en la Reĝa Observatorio de Greenwich en 1896 kaj poste ĉef-intendanto de la "HM Oficejo pri Mararmea Almanako" de 1910 al 1930.

Li laboris pri la ĉiela mekaniko kaj la orbitoj de la kometoj kaj de la asteroidoj. Li zorge studis la malakordon kiu tiam ekzistis inter la teoria kaj la observata lokalizo de la Luno.

Li malkovris la asteroidon 4358 Lynn la 5-an de oktobro 1909 elde la Observatorio de Greenwich.

Li estis elektita Kamarado de la Reĝa Societo de Londono en majo 1906 kaj ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society[2] en 1911.

La asteroido 1898 Cowell estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti