Philip K. Dick

usona verkisto

Philip Kindred DICK [Filip K. Dik] (naskiĝis la 16an de decembro 1928, mortis la 2an de marto 1982) estis usona verkisto de scienca fikcio kiu havis profundan influon sur la ĝenro. Li estis aprezita kaj amikigita de pluraj famaj verkistoj de scienca fikcio, ekz. Robert A. Heinlein, sed tamen ricevis malmultan rekonon de la ĝenerala publiko dum li vivis. Sed antaŭ la 1990-aj jaroj, liaj verkoj estis fariĝintaj inter la plej popularaj el scienca fikcio, kaj Dick gajnis kaj ĝeneralan aprezon kaj kritikan akcepton.

Philip K. Dick
Persona informo
Philip K. Dick
Naskonomo Philip Kindred Dick
Naskiĝo 16-an de decembro 1928 (1928-12-16)
en Ĉikago
Morto 2-an de marto 1982 (1982-03-02) (53-jaraĝa)
en Santa Ana
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Riverside Cemetery vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Santa AnaFullerton vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Berkeley High School • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Subskribo Philip K. Dick
Familio
Gefratoj Jane Charlotte Dick vd
Edz(in)o Jeanette Marlin • Kleo Mini • Anne R. Dick • Nancy Hackett • Tessa B. Dick vd
Infanoj Isa Dick Hackett • Laura Leslie • Christopher Dick vd
Profesio
Alia nomo Richard Phillipps • Jack Dowland vd
Okupo romanisto • eseisto • sciencfikcia verkisto • filozofoverkisto vd
Laborkampo sciencfikcio • literary activity • eseo • sciencfikcia literaturo vd
Verkado
Verkoj Ubik ❦
Ĉu homrobotoj sonĝas pri elektraj ŝafoj? ❦
La Viro en la Alta Kastelo ❦
A Scanner Darkly ❦
Flow My Tears, the Policeman Said ❦
VALIS trilogy ❦
Eye in the Sky ❦
Dr. Bloodmoney, or How We Got Along After the Bomb vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Forlasante la optimisman kaj simplan mondopercepton de scienca fikcio de la "Ora Epoko", Dick konstante esploris la temojn de la naturo de realeco kaj homeco en siaj romanoj. Influema praulo de la subĝenro "ciberpunko", Dick portis la depriman mondon de suda Kalifornio al multe da siaj verkoj.. Li estas ankaŭ el la unuaj grandaj verkistoj de la subĝenro nomata "alternativa historio" en la romano La viro en la alta kastelo (The Man in the High Castle). Li ankaŭ produktis grandegan kvanton da noveloj kaj malpli gravaj verkoj kiuj estis eldonitaj en revuoj paperaĉaj.

Liajn verkojn forte unikigas konstante erodanta senso de realeco; protagonistoj ofte malkovras ke intimuloj (aŭ eĉ si mem) estas sekrete robotoj, eksterteruloj, supernaturaj estaĵoj, halucinantaj, aŭ iu kombino de ĉio ĉi.

Dick eksperimentis je halucinigaj drogoj, kvankam li ofte neis ke venis de ili ajna influo sur liaj verkoj.

En la mez-1970aj jaroj, li komencis sperti psikozajn simptomojn, i.a. aŭdis voĉojn, spertis vidajn halucinaciojn kaj longan multpersonecan malsanon (kun duobla tempa existo!), kiel kaj la "normala" memo kaj Tomaso, membro de la persekutitaj fruaj Kristanoj de la Romia imperio.

Liaj malfruaj verkoj,aparte la Valis trilogio, estis forte aŭtobiografaj. Dick estis ankaŭ vora leganto de verkoj pri religio, filozofio, metafiziko, kaj gnostikismo, kaj ĉi tiuj ideoj trovis sian vojon en multajn liajn rakontojn. Lia fina romano estis La transmigro de Timothy Archer (The Transmigration of Timothy Archer).

La verkoj de Dick povas esti komparitaj kun tiuj de William S. Burroughs. (Dick estas argumenteble malpli memevidente freneza kaj pli memevidente filozofa.)

Same kiel aliaj pli famaj verkistoj de scienca fikcio, oni jam faris filmojn el kelkaj verkoj de Dick. La plejparto de ĉi tiuj estas nur malstrikte bazitaj sur la originala rakonto de Dick, uzante ilin kiel komencopunkton por holivuda adventura rakonto. La plej fama, kaj argumenteble la plej bona, estas la klasika filmo de Ridley Scott Blade Runner.

Gravaj noveloj redakti

  • Autofac
  • Kredo de niaj patroj (Faith of our Fathers)
  • Dua speco (Second Variety)
  • Ni povas memori ĝin por vi rektvende (We Can Remember It For You Wholesale)
  • Minoritata raporto (Minority Report)
  • La elektra formiko (The Electric Ant)
  • Falsigulo (Imposter)

Romano redakti

  • Tempo ekster malĝusteco (Time out of Joint)
  • Ubik
  • Radio Free Albemuth
  • Fluu miaj larmoj, la policisto diris (Flow My Tears, The Policeman Said)
  • Martian Time Slip
  • La viro en la alta kastelo (The Man in the High Castle (gajnis la 1963 Premion Hugo por plej bona romano.)
  • The Three Stigmata of Palmer Eldritch
  • A Scanner Darkly
  • The Galactic Pot Healer
  • Nun atendu la pasintan jaron (Now Wait for Last Year)
  • Labirinto de mortoj (A Maze of Death)
  • Ĉu homrobotoj sonĝas pri elektraj ŝafoj? (Do Androids Dream of Electric Sheep?) (el kiu estis farita la filmo Blade Runner)
  • Valis
  • La transmigro de Timoth Archer (The Transmigration of Timothy Archer)
  • La ludantoj de Titano (The Game Players of Titan)