Philip Zimmermann

usona komputikisto

Phil ZIMMERMANN [ZI-mer-man] (n. 12-a de februaro 1954) estas usona komputikisto de MIT, kiu inventis la ĉifran sistemon Pretty Good Privacy (PGP) en 1991. Zimmermann deziris -- do verkis (kaj preskaŭ perdis sian domon pro manko de mono) -- rapidan sed fortikan ĉifron por retanoj.

Philip Zimmermann
Persona informo
Philip R. Zimmermann
Naskiĝo 12-an de februaro 1954 (1954-02-12) (70-jaraĝa)
en Camden, Nov-Ĵerzejo
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Florida Atlantika Universitato vd
Profesio
Okupo kriptologo • matematikisto • programisto • homrajta aktivulo • komputosciencistoprofesoro vd
Laborkampo kriptologio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

PGP donas al ĉiu retano ĉifron kies fortikeco timigas la usonan registaron, kiu volas spioni transliman komunikadon. Por eviti la regon kaj subpremon de la registaro, Zimmermann devis doni la fontokodon de PGP sekrete al TTT-ejo en Novzelando. Zimmermann ne estis naiva pri la usona registaro, ĉar liaj pasintaj manifestacioj kontraŭ nuklea teknologio instruis al li pri la severeco kaj suspektemo de la usona registaro.

La registaro foje minacis malliberigi Zimmermannon, sed tio neniam efektive okazis.