(Johann) Philipp REIS [JOhan FIlip rajs] (naskiĝis la 7-an de januaro 1834 en Gelnhausen apud Frankfurto ĉe Majno, mortis la 14-an de januaro 1874 en Friedrichsdorf) estis germana instruisto kaj inventisto. Li instruis matematikon kaj fizikon, sed lia plej granda pasio estis la elektrotekniko.

Philipp Reis
Persona informo
Johann Philipp Reis
Naskiĝo 7-an de januaro 1834 (1834-01-07)
en Gelnhausen
Morto 14-an de januaro 1874 (1874-01-14) (40-jaraĝa)
en Friedrichsdorf
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo scienca esploristo • inventisto vd
Laborkampo datena transsendo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento pri Johann Philipp Reis

La plej granda merito de Reis estas la prezento de la unua tre primitiva telefono en la jaro 1861. Tiu ĉi aparato ankoraŭ ne permesis kvalite kontentigan sonkvaliton, sed el la transsendita frazo Das Pferd frisst keinen Gurkensalat (= La ĉevalo ne manĝas kukumsalaton) Reis kiel aŭskultanto komprenis la unuajn tri vortojn.

Ekde tiam Reis plurfoje prezentis sian telefonon, sed la plej influhavaj sciencistoj tiutempe ne komprenis la praktikan sencon de tia aparato kaj do ne subtenis tiun ĉi ideon. Reis dum sia tuta vivo ankaŭ provis plibonigi sian inventon, sed grava pulmomalsano (eble akirita pro venenaj vaporoj kiujn li enspiris dum sia laboro) finis lian vivon en la aĝo de nur 40 jaroj. Nuntempe Alexander Graham Bell, kiu prezentis la unuan bone uzeblan telefonaparaton, estas rigardata la inventisto de la telefono.

Vidu ankaŭ redakti