Philipp Scheidemann

Germana registarestro

Philipp SCHEIDEMANN [filip ŝajdeman] (n. 26-an de julio 1865, Kassel, Hesio-Kaselo, Germanio; m. 29-an de novembro 1939, Kopenhago, Danio) estis germana socialdemokrata politikisto, kiu deklaris la 9-an de novembro 1918 – sen iu ajn jura komisio – la Vajmaran Respublikon el la balkono de la germana parlamento, la Reichstag. Pli poste iĝis li la unua kanceliero de la respubliko.

Philipp Scheidemann
Persona informo
Philipp Scheidemann
Naskiĝo 26-an de julio 1865 (1865-07-26)
en Kaselo
Morto 29-an de novembro 1939 (1939-11-29) (74-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Hauptfriedhof Kassel vd
Religio Reformita Eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Subskribo Philipp Scheidemann
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis ĵurnalisto, ekde 1903 parlamenta reprezentanto del a Germana Socialdemokrata Partio. Li komence apogis la germanan partoprenon en la milito (kiel lia partio), en oktobro de 1918 iĝis senministeria ministro de la lasta imperiestra registaro. Kvankam la socialdemokratoj volis komence transformi la landon al konstitucia monarĥio, decido de Scheidemann pri elkrio de la respubliko - je efiko de maldekstraj amasmovadoj –, ŝanĝis formon de la registaro. Scheidemann estis ekde novembro de 1918 ĝis februaro de 1919, membro de la sestaga konsilio, direktanta la laboron de la provizora registaro. Poste oni nomumis lin unua kanceliero de la Vajmara Respubliko, sed abdikis en junio, ĉar li ne volis akcepti diktatojn, kondiĉojn de la Traktato de Versailles.

Li agadis post la abdiko kiel urbestro de Kassel (1920–25) kaj publike kontraŭis klopodojn de la registaro por interkonsenti kun la militistaro kaj la konservativaj partioj. Oni efektivigis sensukcesan atencon kontraŭ li, en 1922. Post potencakiro de la nazioj (1933), li forlasis Germanion.

Antaŭe:Kanceliero de GermanioPoste:
Friedrich Ebert1919Gustav Bauer