Philippe Cousson

franca bibliotekisto kaj esperantisto

Philippe COUSSON (naskiĝis en 1953 en Poitiers) estas franca esperantisto.

Laŭ profesio, li estas emerita mezlerneja bibliotekisto. Li estas membro de la Franca Unuiĝinta Protestanta Eklezio, en kiu li aktivas kiel predikisto.

Esperanton li lernis en 1970. En 1987, li fondis la gazeton Evangeliaj Kajeroj, kiun li redaktis ĝis ĝia lasta numero en 1996. Krome li estis redaktoro de Dia Regno (1989-2004). En 2004, li elektiĝis prezidanto de KELI.

Eksteraj ligiloj redakti