Philippe Ebly

belga verkisto

Philippe EBLY estas la kaŝnomo de belga verkisto, naskita dum 1920 en Parizo. Li estas franclingva sciencfikcia kaj fantasta aŭtoro. Ĝis nun, lia vera nomo ne ankoraŭ estas publika.

Philippe Ebly
Persona informo
Naskonomo Jacques Gouzou
Naskiĝo 29-an de julio 1920 (1920-07-29)
en 19-a arondismento de Parizo
Morto 1-an de marto 2014 (2014-03-01) (93-jaraĝa)
en Lieĝo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Subskribo Philippe Ebly
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La komencantaj konkerantoj redakti

Li komencas sian karieron en 1971 per Destination Uruapan / Ĝis Uruapano, kiel unua ero de unu el tri serioj eldonitaj far la Bibliothèque Verte / Verda Biblioteko, eldonfako de la fama eldonejo Hachette (1971 ĝis 1996).

En ĉi tiu romano rolludas kvar herooj. Iĝos eĉ kvin en la du sekvantaj eroj, antaŭ ol la tuta skipo finfine stabilĝos je tri. La natura skipestro estas Serge / Serĝo, juna parizano, tre blonda (ĉar vikingido). Jen Xolotl / Ksolotl, aŭtenta indiano el la t.n. Sierra Madre, renkontita dum la unua aventuro, kiu poste revenis Francen kun Serĝo kaj fariĝis iel adopta frato. Trie, Thibaut / Tibaldo, junulo el la XIIa jarcento kies aventuro detale rakontiĝas en la dua libro el la serio, Celui qui revenait de loin / Tiu kiu revenis de for Post kelkaj libroj engrupiĝas ankaŭ Souhi, junulino el la futuro.

Verkante tiujn romanojn, l'aŭtoro unuigos ambaŭ pasiojn liajn : Historion kaj Sciencfikcion, ofte sendante liaj herooj tra la tempo ĝis la pasinto.