Phineas Newborn

usona pianisto

Phineas Newborn Jr. (14-an de decembro 1931 en Whiteville, Hardeman County, Tenesio; 26-an de majo 1989 en Memphis, Tenesio) estis usona ĵazpianisto kaj -komponisto, kiu je stila varieco tenis sonan kaj ritman simplecon kaj nekutime varieman sonon en sia muziko. La ĵazrecenzisto kaj verkisto pri ĵazo Leonard Feather diris pri li en 1964, ke li estas la plej granda ĵazpianisto.[1][2]

Phineas Newborn
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1931 (1931-12-14)
en Whiteville
Morto 26-an de majo 1989 (1989-05-26) (57-jaraĝa)
en Memphis
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o Calvin Newborn
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • pianisto • diskografa artisto
vdr

Vivo redakti

Newborn devenis el muzikema familio kaj komencis ludi pianon en la aĝo de ses jaroj. Lia patro estis frapinstrumentisto, kaj Newborn ricevis instruon de la pianisto de la bando de sia patro. Sekvis pluaj studoj ĉe mezgrada lernejo en Memphis, kaj tie li alproprigis al si la regadon de diversaj latunaj blovinstrumentoj. Aldone li ludis vibrafonon. En la armeo li krome ludis diversajn saksofonojn.

En 1948/49 Newborn finfaris sian muzikan edukadon, muzikis kun trombonisto Jimmy Cleveland kaj studis unu jaron ĉe la LeMoyne College en Memphis. Dum ĉi tiu tempo li ludis ankaŭ kun Louis Smith. Li muzikis jam en 1950/52 ĉe Lionel Hampton kaj en 1953 ĉe Willis Jackson kaj laboris poste en ritmenblusaj bandoj. Lia militservo daŭris ekde 1953 ĝis 1955. Poste li ludis en la ritmenblusa bando de sia patro kun sia frato Calvin ĉe la gitaro.

Newborn sentis egan malinklinon, forlasi Memphison pro la muzikista profesio. Post kiam Count Basie atentiĝis pri li kaj iniciatis lian unuan prezentadon en Novjorko, ekzistas la anekdoto, ke Basie trenis lin por koncerto en Broklino sur la scenejon kaj perforte devigis lin al eksterprograma prezentado. Dudekkvar-jare Newborn tenis persone kaj ĵazstile plene maturiĝintan sonon, kies varieco ĝis nun ne trovis egalaĵon. Li poste ludis tamen en 1955/56 kun propra bando, ekzemple en 1956 je triopo kun Oscar Pettiford kaj Kenny Clarke aŭ je kvaropo, en kiu Pettiford kaj Clarke aŭ Philly Joe Jones kaj George Joyner ludis en la ritmogrupo kaj lia frato Calvin je gitaro. Li muzikis en 1957/8 ĉe Charles Mingus por la sontrako de la filmo Shadows de John Cassavetes. En 1958 li koncertvojaĝis kun Jazz from Carnegie Hall (kun J. J. Johnson, Kai Winding, Zoot Sims, Lee Konitz, Red Garland, Kenny Clarke kaj Oscar Pettiford) tra Eŭropo (inter alie tra Anglujo kaj en Stokholmo) kaj ludis kun propra triopo kun italaj muzikistoj en Romo. En 1959 li estis en Eŭropo kun Mills Brothers. Ekde 1958 ĝis komence de la 1960-aj jaroj li ludis kun propra triopo, al kiu ankaŭ dumtempe apartenis la frapinstrumentistoj Roy Haynes kaj Philly Joe Jones. Sanproblemoj ĉiam denove interrompis lian karieron. Post interrompo fine de la 1960-aj jaroj li revenis meze de la 1970-aj jaroj en la muzikmondeton. Li ludis interalie ankaŭ kun Philly Joe Jones, Howard McGhee kaj Teddy Edwards.

Lia muziko redakti

La stilo de Newborn estas tiu de moderna svingopianisto de ĵazo post la bibopo. Je tio li plilarĝigas la svingo per la eblecoj atingitaj per la bibopo. Same kiel ĝuste la sono de Newborn memoras pri la frua Oscar Peterson, tiel ankaŭ li ludas kun ties basisto Ray Brown kaj la frapinstrumentisto de John Coltrane, Elvin Jones. Kiel infludoninton li nomis Art Tatum. Karakteriza por Newborn estas la uzo de oktoparaleloj je rapidegaj pasaĵoj, pokaze disdonitaj sur maldekstra kaj dektsra mano. Krome li luzis virtuoze, simile al George Shearing, perfektigitan blokakordan ludmanieron, imito de 5-voĉa saksofona tonmetaĵo de la svingo-bandego, en kiu la maldekstra mano duobligas la meloditonon de kvarvoĉa akordmetado de la dekstra mano okton pli malalta.

Newborn havis fortikan sekuran akompanon per la maldekstra mano, konsideritajn mezvoĉojn, malpezajn melodiojn kaj liberajn ludfigurojn, pezajn basfigurojn, rapsodiajn enigaĵojn kaj transversajn esprimemajn pasaĵojn. Lia stilo sonas unuflanke antikva, aliaflanke li faras el tio avantaĝon, konstruante sur tio melodi- kaj temimprovizaĵon, kiu riskas antaŭeniĝi en regionojn, kiujn aliaj pianistoj ne konas[3].

Newborn havis fortikan sekuran akompanon per la maldekstra mano, konsideritajn mezvoĉojn, malpezajn melodiojn kaj liberajn ludfigurojn, pezajn basfigurojn, rapsodiajn enigaĵojn kaj transversajn esprimemajn pasaĵojn. Lia stilo sonas unuflanke antikva, aliaflanke li faras el tio avantaĝon, konstruante sur tio melodi- kaj temimprovizaĵon, kiu riskas antaŭeniĝi en regionojn, kiujn aliaj pianistoj ne konas[4].

Lia stilo staras je la komenco de evoluo de ĵazpiano, kiu kunigas komponadon kun nigrula esprimpovo, pregita de gospelo, bluso, soŭlo kaj ritmenbluso. Troviĝas bugio, pasan pianludadon, rapsodian, ludeman, malpezeco de gospelo, tereco de bluso ligita kun eŭropa kompozicia precizeco.

La pianomuziko de Newborn estas relative nekonata, sed multaj nun konataj muzikistoj havas ligan kontakton al lia ludo, inter ili familio Marsalis, trumpetisto kaj komponisto Terence Blanchard. En artistaj rondoj li estas ege ŝatata. La ĵazpianistoj James Williams, Donald Brown, Harold Mabern, Mulgrew Miller, Geoff Keezer klare baziĝas je li. Lia stilo estas la sendependa ideo enigi en la muzikon egalrajte nigrulan kreemon kaj blankulan kulturon. Pro tio ekzemple George Shearing komponis la pecon She (She Means Everything To Me) for Newborn. Kion li ekis, estas konfidinda, treege ŝarĝebla fundamento, kiu nun denove pli kaj pli ofte estas pluevoluigata.

Diskoj redakti

  • Phineas Rainbow, RCA Jazz Classics 1995, registrita en 1956, ankaŭ kun latinidmuzika perkutinstrumentaro
  • We Three 1958, mit Roy Haynes, Paul Chambers
  • The Newborn Touch, Contemporary Records/OJC, 1963
  • Harlem Blues, Contemporary, kun Ray Brown, Elvin Jones
  • Send Me Somebody to Love kun sama instrumentistaro, Contemporary
  • Phineas Is Back, Pablo Records

Referencoj redakti

  1. Nekrologo de New York Times
  2. Akompanteksto de Feather pri la albumo de Newborn Send Me Somebody to Love (Jaron poste en 1964 mi estis sola, kiam mi nedubeble deklaris, "Newborn estas la plej granda vivanta ĵazpianisto")
  3. Artikolo en New York Times 1984
  4. Artikolo en New York Times 1984

Eksteraj ligiloj redakti