PhotoREt Pro

PhotoREt Pro estas teknologio de Hewlett-Packard por 8-kolora inkŝpruca fotoprintado. Por realigi la teknologion necesas uzi aldonan fotokartoĉon kaj specialan kartoĉon kun du aldonaj kolornuancoj de griza koloro kaj speciala nigra inko. Krom tio PhotoREt Pro tre precize mezuras dimension de guto, kiu povas atingi 4 pikolitrojn kaj meti 32 gutojn en punkton. Printilo posedanta PhotoREt Pro uzas samtempe tri kartoĉojn.