Piña de Campos
Piña de Campos [PInja deKAMpos] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Piña de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34430 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 196 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 4° 26′ U (mapo)42.213611111111-4.4369444444444Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 760 m [+] | ||
Areo | 12,39 km² (1 239 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Piña de Campos [+] | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 203 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 100 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 25 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Dum la Antikva Reĝimo Piña formis parton de la senjorlandoj de la Markizoj de Aguilar de Campoo.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Mikaelo.
Vidu ankaŭ redakti
Notoj redakti
Bibliografio redakti
- Carlon, Concepción, Martínez González, Rafael Ángel kaj Presa, Fabiola (1990). "La capilla funeraria de los Guerra en la iglesia de San Miguel de Piña de Campos (Palencia)". Actas del II Congreso de Historia de Palencia, 27, 28 y 29 de abril de 1989, kunord. de María Valentina Calleja González, Vol. 5, 1990 (Historia del arte. Palencia en la historia de la lengua y literatura. Historia de la educación), pp. 181-208. ISBN 84-86844-30-4.