Pianagordisto

profesio

Tasko de pianagordisto estas agordi pianojn kaj klavicenojn, reguligante la streĉon de la kordoj kaj per tio interagordi la tonojn harmonie. Aldoniĝas kromaj servlaboroj ĉefe ĉe klientoj kaj en la koncertagado samkiel la plibonigo de la entonado (de la sono) per respektiva prilaborado (detirado, pinglopikado ktp.) de la martelfeltoj samkiel la reguligo de la pianomekaniko kaj la surstreĉado de novaj kordoj.

Pianagordisto

Edukado redakti

La edukado al piankonstruisto diferencas laŭ lando; ekz. en Germanio ĝi daŭras tri kaj duonan jarojn. En EU la profesio ne ĉie estas lernprofesio kaj pro tio ne protektata. La ellernado de la pianagordado estas tamen ero de la edukado al pian- kaj klavicenkonstruisto. Pli frue kaj foje ankaŭ hodiaŭ estis resp. estas la ellernado de pianagordado ebla profesieduko por blinduloj.

Tekniko redakti

La agordadon de piano oni plejparte komencas per surmetado de kvintociklo. Oni komencas per la ĉambrotono a1:

a1   a   e1   e   b   f#1   f#   c#1   g#1   g#
ab   eb1   eb   bb   f1   f   c1   g1   g   d1   a1
La signo   ĉi tie signifas agordi kvinton supren, kaj   signifas agordi oktavon malsupren.

Se oni jen agordus ĉiujn oktavojn kaj kvintojn purajn, do senŝvebajn, oni finfine atingus elirtonon, kiu estus konsiderinde pli alta ol ĝi estis en la komenco. Por eviti ĉi tiun t.n. pitagoran komaon, oni agordas temperata – mallonge dirite, oni agordas la kvintojn ne puraj, sed iomete pli malvastaj. Post la surmetado de la kvintociklo oni agordas en oktavpaŝoj supren kaj malsupren, ĝis kiam ĉiuj tonoj sonas ĝustaj, je kio menciendas, ke oni plejparte etendas la oktavojn, t.e. oni agordas la suprajn tonojn iomete pli altaj, la malsuprajn pli malaltaj ol ili estus nure perkalkule.

Ekzistas ankaŭ aliaj teknikoj por agordi pianon: ekzemple oni povas surmeti anstataŭ kvintociklo (kvintoj resp. kvartoj) ankaŭ terciciklon (tercioj resp. sekstoj). Ankaŭ ekzistas la metodo agordi per kvintoj kaj kvartoj: a-a1, a-e1 (kvinto), a-d1 (kvarto), e1-b (kvarto), b-f#1(kvinto), f#1-c#1, c#1-g#1, g#1-d#1, d#1-bb, bb-f1, f1-c1, c1-g1. Je tio ekzistas diversaj kontrolintervaloj, kiuj estas ekzamitataj pri la korektaj ŝvebonombroj. Je samŝtupa temperata agordo la ŝvebadoj de ĉiuj intervaloj fariĝas pli rapida ekde la baso ĝis la diskanto.

Kromaj malfacilaĵoj redakti

Finfine estu menciita, ke malfacilaĵo – ne priensata de malprofesiuloj – estas la turnado de la agordoŝraŭboj, kio bezonas altan sensivecon kaj adekvatan lertecon, por ke la agordoŝraŭbo kaj per tio la kordo restas en tiu pozicio, kie ĝi devas esti.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti