Pianokonĉerto estas konĉerto, en kiu la soloinstrumento piano kontraŭstaras orkestron.

Plej malfrue en 1721 Johann Sebastian Bach disigis en sia Brandenburga konĉerto n-o 5 la klavicenon el sia kutima ĝeneralbasa rolo kaj disponigis al ĝi ampleksajn soloajn pasaĝojn. Poste Bach translaboris ankoraŭ pluajn konĉertojn por aliaj soloinstrumentoj en klavicenkonĉertojn. Ene de malmultaj jardekoj por la komponistoj (ekz. la filoj de Bach, Georg Friedrich Händel, Johann Adolph Hasse, la fratoj Graun kaj multaj aliaj) soloa rolo de klavarinstrumento jam estis ĉiutagaĵo – por la je la fino de la 18-a jarcento venkanta piano ili ekde la komenco skribis solokonĉertoj.

Ekde la baroko ĝis la modernismo la pianokonĉerto estas trovebla en ĉiuj epokoj. Je tio ĝi orientiĝis kutime laŭ la muzikaj formoj de la respektivaj epokoj.

En la baroka muziko la klavicenkonĉerto laŭas la tiam kutiman tripartan formon. Ekzistas nuntempe interpretistoj, kiuj realigas barokajn klavicenkonĉertojn sur moderna piano.

La pianokonĉerto de la viena klasikismo orientiĝis laŭforme kutime je la simfonio/sonata formo. Haydn, Mozart kaj Beethoven skribis tiajn konĉertojn, kiujn karakterizas alterna ludado kun la celo de kuna muzikado. Ofte je la fino de la unua movimento kadenco donas al la soloisto eblecon, elmontri siajn pianistajn kapablojn malakompanate. Kadencoj je la komenco estis improvizataj, poste pli kaj pli fiksitaj de la komponistoj; en la koncertado ofte venkis kadencoj de famaj interpretistoj.

Pianokonĉertoj el la romantismo ofte deflankiĝas de la fiksaj formoj de la klasikisma pianokonĉerto. Ĉar la 19-a jarcento generis multajn virtuozajn pianistojn, kiuj deziris pli bonan prezentadon de sia povo, la pezocentro de la alterna ludo inter orkestro kaj soloisto forŝoviĝis favore la soloistojn. En la soloista parto la orkestro esence prezentas nur sinretenan akompanaĵon. Karakterizaj ekzemploj por tio estas la pianokonĉertoj de Frédéric Chopin, kiujn oni povus ankaŭ ludi komplete sen orkestro, se la pianisto transprenus la orkestroparton transskribitan en pianoversion.

La pianokonĉerto kiel memstara muzika formo konserviĝis ĝis en la modernismo, krome tamen ankaŭ ekestis aliaj formoj, kiuj same intencas la konĉertadon de piano kaj orkestro sen estis pianokonĉerto proprasence. Ekzemplaj por tio estas la „Wanderer-Fantasie (laŭ Franz Schubert)“ de Franz Liszt, „Simfoniaj variacioj por piano kaj orkestro“ de César Franck aŭ „Blusa rapsodio“ de George Gershwin.