La rivero Piave (latine: Plavis [1] ) estas rivero en norda Italio. Ĝi komenciĝas ĉe la suda flanko de la karniaj Alpoj en proksimeco de la vilaĝo Sappada (provinco de Beluno) kaj fluas sudorienten. Unue ĝi fluas en mallarĝa alpa valo kaj sekve ĝi trafluas la Padan Ebenaĵon. Post 220 km ĝi enbuŝiĝas en la Adriatikon proksime de la vilaĝo Cortellazzo (frakcio de Jesolo) en provinco Venecio.

Piave
Rivero Piave en la veneta ebenaĵo
rivero • type locality
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 220 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 037 m
Enfluejo Adriatiko
Geografio
Map
vdr

Batalkampo Piave redakti

En 1809 ĝi estis la scenejo de batalo dum la Napoleonaj militoj, en kiuj franc-italaj kaj aŭstraj fortoj koliziis.

En 1918, dum 1-a mondmilito, ĝi estis la sceno de la batalo de la Piave, la lasta grava aŭstro-hungara atako en la itala fronto, kiu malsukcesis kaj kostis al Aŭstrio-Hungario preskaŭ 200,000 viktimojn. La batalo de la Piave estis la decida batalo de 1-a Mondmilito en la itala fronto. Tial la rivero estis nomita en Italio Fiume Sacro alla Patria (sankta rivero de la patrio).

Vinejo Piave redakti

Norde de la urbo Venecio laŭ la rivero Piave troviĝas vin-regiono konata kiel la regiono Piave DOC. Ĉi tie kaj ruĝa kaj blanka vinoj estas produktitaj, plejparte kiel specrilataj vinoj. Merlot estas la domina vinbertipo de la regiono. Inter la aliaj vinberoj kreskigitaj en la regiono estas Cabernet Sauvignon, Pinot kaj aliaj.[2]

Referencoj redakti

  1. (2000) Richard J.A. Talbert: Barrington Atlas of the Greek and Roman World: Map-By-Map Directory I. Princeton, NJ and Oxford, UK: Princeton University Press, p. 591. ISBN 0691049459.
  2. P. Saunders Wine Label Language pp. 190-191 Firefly Books 2004 ISBN 1-55297-720-X

Eksteraj ligiloj redakti