Piaya estas genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ili loĝas en tropika Centrameriko kaj norda Sudameriko. La tri specioj en taksonomia ordo estas jenaj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Piaya
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Piaya
Lesson, 1830
specioj

P.cayana
P. melanogaster
P. minuta

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj birdoj estas de varia grando kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj kruroj. Ili loĝas en arbaroj aŭ manglejoj.

La kukoledoj de la genro Piaya, malkiel multaj kukoledoj de la Malnova Mondo, ne estas nestoparazitaj; ili konstruas siajn proprajn nestojn en arboj, kie la ino demetas du ovojn. La parazitaj kukoloj demetas koloritajn ovojn kiuj kongruu kun tiuj de la paserinaj gastigantoj, sed tiuj neparazitaj de la genro Piaya, kiel plej parto de la aliaj nepaserinaj, demetas blankajn ovojn.

Tiuj estas voĉemaj specioj kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj. Ili manĝas grandajn insektoj kiel cikadojn, vespoj kaj raŭpoj (inkludante tiujn kun fostecaj hararoj aŭ dornoj kiuj estas malbongustegaj kaj negluteblaj por multaj birdoj). La Sciurkukolo kaj la Nigraventra kukolo estas grandaj kaj fortaj specioj, kaj eventuale manĝas vertebrulojn kiel etaj lacertoj.

Literaturo redakti

  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
  • Stiles and Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4