Pico da Antónia

monto en Kaboverdo
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f4

Pico de Antónia estas monto situanta en la centra parto de la insulo Santiago en Kaboverdo. Je 1 392 metroj, ĝi estas la plej alta punkto de la insulo. La monto estas parto de la protektita areo portugale nomata Parque Natural da Serra do Pico de Antónia. La urboj Picos kaj Assomada situas proksime al la monto. La organizaĵo Birda Vivo Internacie oficiale identigis la parkon Serra do Pico da Antónia kiel aparte Grava Birdareo.

Pico da Antónia
monto
supermara alteco

1 394 m

vdr

La monto estas ĉe la tripunkto de la municipoj São Salvador do Mundo, São Lourenço dos Órgãos kaj Ribeira Grande de Santiago. Norde de la pinto estas la fonto de la rojo Ribeira de Pico da Antónia, la fontrivero de la rivereto Ribeira Seca.

La formacio Pico da Antónia estas de vulkana origino, kaj estis formita antaŭ inter 3,3 kaj 2,3 milionoj da jaroj dum la periodoj Piacenziano, la lasta fazo de la Plioceno kaj la posta periodo Gelaziano.