Picoides (esperante pegoido) estas genro de birdoj de la familio pegedoj (aŭ pli simple pegoj), kiu troviĝas precipe en Nordameriko. La plumaro en plej parto de la specioj estas precipe nigra kaj blanko, kaj bruna kaj blanko ĉe kelkaj sudaj specioj, kun la masklo ofte havanta ruĝan (aŭ flavan) markon sur kapo. Ties bekoj estas rektaj kaj ĉizilformaj. Kvankam ĉe la kvarfingraj specioj, la fingroj kutime havas zigodaktilan aŭ ligitan disponon surgrunde, unu fingro povas turniĝi antaŭen por grimpado. Kelkaj specioj de la genro estas trifingraj. Ĉiu specio de tiu ĉi genro manĝas ĉefe insektojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Picoides
Blankkapa buntpego, (Picoides albolarvatus)
Blankkapa buntpego, (Picoides albolarvatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Picoides
Lacépède, 1799
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La genro bezonas esti reviziita. Du specioj kiuj havas iome diferencajn kolorbildon, ĉefe ĉe kapo kaj kolo - nome la Stripego kaj la Veniliornis mixtus - rezultis kiel apartenantaj al Veniliornis, genro ĉefe rilata al Picoides. Aliflanke, la Fumbruna pego (Veniliornis fumigatus) ŝajne estas frua posteulo de la Picoides. Ties unika kolorobildo (simila al tiu de la nerilata Okinava pego) tiukaze ŝajne estas adaptigo al la densa arbara habitato, kvankam pro la diferencigeblo ne indas konsideri ĝian apartenon al propra genro kaj devas esti kazo de molekula konverĝa evoluo. La Amerika trifingra buntpego estis ĝis ĵuse konsiderata samspecifa kun la Eŭrazia trifingra buntpego , kaj la Malgranda buntpego estis ofte lokita en la genro Dendrocopos. Krome, tiu genro estis foje enmetita en Picoides, sed tion oni nek akceptas nek komprenas.

Analizoj de DNA sugestas, ke Picoides estas reale tre genroj (Moore et al., 2006). Uno estas grupo de malgrandaj kvarfingraj specioj kaj la Eŭrazia P. minor, dum la alia grupo unuigas la pli grandajn speciojn kaj inkludus la Fumbrunan pegon. La trifingraj specioj konsistigas tute diferencan stirpon pli proksiman al kelkaj specioj de Dendrocopos.

La tri grupoj elstaras pro la alta grado de konverĝa evoluo en plumarbildoj ekzistantaj inter ili (Weibel & Moore, 2005; Moore et al., 2006). Estas kelkaj aproj de specioj el diferencaj grupoj kiuj estas preskaŭ samaj; la plej rimarkinda ekzemplo estas la Strivizaĝa buntpego kaj la Hararpego, kiuj ne estas rilataj, sed sendepende unu de la alia evoluigis plumarbildojn kiuj estas identaj krom malgrandaj detaloj.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biol. J. Linn. Soc. 87: 611–624. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • Weibel, Amy C. & Moore, William S. (2005): Plumage convergence in Picoides woodpeckers based on a molecular phylogeny, with emphasis on convergence in downy and hairy woodpeckers. Condor 107(4): 797–809. COI:10.1650/7858.1 (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj redakti