Pierio (greke Πιερία, Pieria) estas historia pejzaĝo kaj nuntempa regiona distrikto de Grekio (unu el sume 74 regionaj distriktoj), kiu situas en la - ene de Grekio norda - moderna administra regiono Meza Makedonio. Ĝis administra reformo de la jaro 2010 la distrikto havis la statuson de provinco, "prefektujo", kiu greke nomiĝis Νομός, do "nomos". La teritorio kovras areon de 1 516 km² kaj en 2011 havis 126 698 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Katerini.

Pierio
Regiona distrikto
provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

- koordinatoj40° 15′ 0″ N, 22° 25′ 0″ O (mapo)40.2522.41666667Koordinatoj: 40° 15′ 0″ N, 22° 25′ 0″ O (mapo)

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo60x xx [+]

Pierio (Tero)
Pierio (Tero)
situo de Pierio en Grekio

Pierio (Grekio)
Pierio (Grekio)
DEC
Pierio
Pierio

Map
Pierio
Vikimedia Komunejo:  Pieria [+]
vdr

La monto Olimpo, plej alta monto de Grekio (2917 metroj) kaj laŭ la helena mitologio la loĝloko de la grekaj dioj, troviĝas en la pleja sudo de la provinco kaj signas la limon al la pli suda provinco Larisa de la regiono Tesalio.

Eksteraj ligiloj redakti