Pierre-Simon Laplace

franca matematikisto

Pierre-Simon (markizo de) LAPLACE (23-a de marto 17495-a de marto 1827) estis franca matematikisto kaj astronomo.

Pierre-Simon Laplace
Persona informo
Pierre Simon Laplace
Naskiĝo 23-an de marto 1749 (1749-03-23)
en Beaumont-en-Auge,  Reĝlando Francio
Morto 5-an de marto 1827 (1827-03-05) (77-jaraĝa)
en Parizo,  Resurtronigo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Malsupra NormandioArcueil vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Kaeno • Collège du Bois vd
Subskribo Pierre-Simon Laplace
Familio
Edz(in)o Marie Anne Charlotte de Courty de Romange vd
Infanoj Charles Émile de Laplace vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomofizikistopolitikistofilozofo • universitata instruisto • teoria fizikisto • statistikisto • verkistosciencisto vd
Laborkampo ĉiela mekanikoprobabloteorioanalitikomatematikomeĥanikoastronomio vd
Doktoreca konsilisto Jean Le Rond d'Alembert vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laplace estas unu el la plej gravaj scientistoj de la Napoleona periodo. Li alportis fundamentajn kontribuojn en malsamajn kampojn, kiel matematiko, astronomio kaj probablo-teorio. Li estis unu el la plej influaj sciencistoj de sia tempo, interalie pri sia aserto de determinismo.

Laŭ Laplace, ĉio, ankaŭ la homaj elektoj kaj la spertoj pasintaj, nunaj kaj estontaj, estas determinitaj kaj fiksitaj neinverseble. Tio egalvaloras, eble ne ĉiam konscie, negi la liberan volon, animon kaj Dion.

Laplace kreis formulon por esprimi la verŝajnecon de la tagiĝo. Li diris, la verŝajneco estis el (d+1)/(d+2), kie d estas la nombro de tagoj, tagiĝis en la paseo. Laplace diris ke ĉi tiu formulo, kies nomo estis "Regulordo" (de Laplace), taŭgas en ĉiuj kazoj, kie oni nenion scias aŭ kie, aĵo kiun oni scias, oni ŝanĝis (aŭ ŝanĝos) pro aĵo kion oni ne scias.

Omaĝoj redakti

Referencoj redakti

  1. Schmadel, L. D.. (2003) Dictionary of Minor Planet Names, 5‑a eldono, Berlino: Springer-Verlag. ISBN 3540002383.

Vidu ankaŭ redakti