Pierre CAUCHON [koŝon] (naskiĝis en 1371 en Reims - mortis en decembro 1442 en Rueno), franca diplomato kaj episkopo de Beauvais, kaj precipe konata pro la ordonado de la proceso kontraŭ Johana de Arko en Rueno. Li estis firma defendanto de la anglaj interesoj en la lasta fazo de la Centjara Milito. Li estis ekskomuniita post sia morto pro la rehabilitiĝo de Johana en 1455.