Pierre de FERMAT (naskiĝinta je la 20-a de aŭgusto 1601 en Beaumont-de-Lomagne, mortinta je la 12-a de januaro 1665 en Castres) estis franca juristo kaj matematikisto. Oni nomas lin "la princo de la amatoroj".

Pierre de Fermat
Persona informo
Pierre de Fermat
Naskiĝo 30-an de novembro 1606 (1606-11-30)
en Beaumont-de-Lomagne
Morto 12-an de januaro 1665 (1665-01-12) (58-jaraĝa)
en Castres
Etno Francoj vd
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Orleano vd
Memorigilo Pierre de Fermat
Familio
Edz(in)o Louise de Long vd
Infanoj 8
Profesio
Okupo matematikisto • advokatojuĝisto vd
Laborkampo nombroteorioleĝo vd
Verkado
Verkoj Fermat's principle ❦
lasta teoremo de Fermat ❦
Malgranda teoremo de Fermat ❦
punkto de Fermat vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fermat, filo de komercisto Dominique Fermat kaj de instruisto de matematiko Claire Delong, ne vizitadis lernejon, sed estis hejme instruita de sia patrino. Li studis juron en Tuluzo, Bordozo kaj Orleans kaj poste faris juristan karieron, kiu havigis al li la nobelecon.

Kiel amatora matematikisto li okupiĝis pri la diofantaj ekvacioj kaj defiis siajn kolegojn Kartezio, Huygens, Mersenne, Pascal, Roberval kaj Torricelli (mal)pruvi liajn konjektojn. Konata li tamen iĝis pro konjekto jam ekzistanta, nome ke la ekvacio

havas naturanombrajn solvojn (kun a,b,c >0) nur se n = 2. Laŭdire li, trovante en libro tiun faman konjekton, skribis marĝene "mi trovis mirindan pruvon pri tio, sed bedaŭrinde la marĝeno estas tro mallarĝa por noti ĝin".

Nur en 1995 la angla matematikisto Andrew Wiles sukcesis pruvi tiun konjekton. Tial multaj dubas, ke Fermat vere trovis simplan pruvon.

Fermat esence kontribuis ankaŭ al aliaj kampoj de matematiko, ekzemple pri la naskiĝanta probablokalkulo, pri kiu li kunlaboris kun Pascal, kaj pri la nombroteorio, pri kiu li pruvis la "malgrandan teoremon de Fermat" kaj "Lastan teoremon de Fermat", nomitan laŭ li. Same laŭ li oni nomis la "Fermat-ajn nombrojn", kiuj havas la formon "22n + 1" kaj estas tre interesa nombroteoria studobjekto.

Vidu ankaŭ redakti