Pieter van Schuppen

PieterPierre Louis van Schuppen estis flandra desegnisto kaj gravuristo el Antverpeno, kiu ĉefe verkis en Francio. Li naskiĝis la 5-an de septembro 1627 kaj mortis la 7-an de marto 1702.

Pieter van Schuppen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1623 (1623-01-01)
en Antverpeno
Morto 7-an de marto 1702 (1702-03-07) (79-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Suda Nederlando
Familio
Infano Jacob van Schuppen
Okupo
Okupo desegnisto • pentristo • gravuristo • kuprogravuristo
vdr

Biografio redakti

Pieter van Schuppen studadis pentrarton en Antverpeno ekde 1639 kaj estas akceptita kiel majstro en la gildo Saint-Luc de tiu urbo en 1651. Li forlasis tiam Antverpenon kaj sin instalis en Parizo en 1655, kie li fariĝis la lernanto de Robert Nanteuil.

Akceptita al la reĝa akademio de pentrarto kaj skulptaĵo en 1663, li precipe gravuris portretojn. Lia verkaro konsistas el pli ol 150 artaĵoj.

Li estas la patro de Jacob van Schuppen.

Literaturo redakti

  • « Van Schuppen (Pierre) », en Abecedario de P. J. Mariette et autres notes inédites sur les arts et les artistes tirées de ses papiers conservés à la Bibliothèque impériale, volumo 6, Van Santen - Zumbo, p. 1-8, J. B. Dumoulin, Paris, 1859-1860 (legu).
  • « Schuppen », en Auguste Jal, Dictionnaire critique de biographie et d'histoire : errata et supplément pour tous les dictionnaires historiques, p. 1108-1109, Henri Plon imprimeur-éditeur, Paris, 1876 (legu).