Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de birdoj de pluraj genroj ene de la familio "Corvidae". Por genro de birdoj Pigo (latine "Pica") rigardu la paĝon Pigo. Por mezurunuo legu la artikolon Pigo (mezurunuo).

Pigoj estas paseroformaj birdoj de la familio de Korvedoj. La plej konataj specioj estas tiuj de la genro Pica. Sed ankaŭ aliaj genroj estas kutime nomataj kiel pigoj.

Eŭropa pigo, Pica pica, unu el la plej konataj de la pigoj

Specioj redakti

Holarktaj (blankonigraj) pigoj

Orientaj (bluverdaj) pigoj

Blua pigo

Aliaj pigoj redakti

La Nigra pigo, Platysmurus leucopterus, spite sian nomon, ne estas pigo, sed arbopigo. Arbopigoj estas distinga grupo de korvedoj ekstere similaj al pigoj.

La Aŭstralia pigo aŭ Flutopigo, Gymnorhina tibicen, estas rimarkinde senmakula, kun nigroblanka plumaro rememoriga de la Eŭropa pigo, sed ĝi ne estas korvedo.