Pigor & Eichhorn estas kabareda kaj kanzona duopo en Berlino kun Thomas Pigor kaj Benedikt Eichhorn. Ĝi ekzistas de 1995 plennome kiel „Pigor singt, Benedikt Eichhorn muss begleiten“ (Pigor kantas, Benedikt Eichhorn devas akompani) .

Pigor & Eichhorn famiĝis en Germanujo, Aŭstrujo kaj Svislando per sia moderna speco de kabareda kanto, kiu kunigas aktualajn muzikstilojn kun satirajn enhavojn. Inter la kantadoj la pianisto kaj la pianisto amuze kaj sprite vortbatalas pri la gvidmotivo de la programo.

La duopo ricevis multajn distingojn, ekzemple en la renoman Deutscher Kleinkunstpreis (Germana Kabaretpremio) en la fako kanzono, ĉar ĝiaj tekstoj „montras al la urbegan kanton de la finiĝanta 20-a jarcento la vojon“.

Aliaj kunprezentantoj redakti

Ekde 2000 dum kelkaj jaroj sur la scenejo kunprezentis ankaŭ Ulf Henrich. En kelkaj programoj kante akompanis kvin virinaj voĉoj, nomataj la „die Pigoretten“, Maike von Bremen, Eva Thärichen, Anett Cierzynski kaj Alice Köfer. En la programo Volumen 7 (2011) kunmuzikas Stefan Gocht (trombono, tubjo) kaj Emanuel Hauptmann (frapinstrumentaro).

Scenejaj programoj redakti

  • 1995: Volumen 1
  • 1997: Volumen 2
  • 1999: Volumen 3
  • 1999: Quartett (kunproduktaĵo kun Queen Bee)
  • 2001: Pigor und die Pigoretten (Chanson Goes Go Go)
  • 2004: Volumen 4
  • 2007: Volumen 6
  • 2011: Volumen 7
  • 2013: Volumen 8

Krome ekzistas kanzonprogramo franclingva (Pigor chante, Benedikt Eichhorn doit l’accompagner, Volume F [Pigor kantas, Benedikt Eichhorn devas akompani]) same kiel programoj kun anoncoj en la hispana kaj angla.

Diskaro redakti

  • 1996: Volumen 1
  • 1998: Volumen 2
  • 1999: Der Beck
  • 2000: Volumen 3
  • 2002: Pigor und die Pigoretten
  • 2004: Volumen 4
  • 2007: Volumen 6
  • 2011: Volumen 7
  • 2013: Volumen 8

Eksteraj ligiloj redakti